El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Nova terapio kontraŭ traĥeito

| 2014-03-18
Bookmark and Share

    Karbministo Yang Jianzhou suferis de astmo kaj tusado dum 7-8 jaroj kaj fariĝis osteca kaj kurbigita. Antaŭe li altis 178 cm, sed nun malpli ol 165 cm. La kuracistoj, kiujn li vizitis, diris, ke lia malsano estas nekuracebla. Liaj familianoj malesperis pri lia resaniĝo.

 

    Por serĉi ian eblon de resaniĝo li, kun 200 juanoj, venis en iun kuracejon de Yangcheng-gubernio Shanxi-provinco. Iu pli-ol-40-jara kuracisto faris al li sur la brusto malgrandan tranĉvundon kaj metis en ĝin magnetan ringon, dirante, ke li venu por ricevi la duan operacion post 7-taga ripozo. Post la tria operacio lia astmo kaj tusado evidente mildiĝis. Li ĝoje revenis hejmen.

 

    La kuracejo, kie Yang Jianzhou ricevis kuracadon, estas la Centra Kuracejo de Qinchi, Yangcheng-gubernio, la Yangcheng-a Traĥeita Hospitalo. La kuracisto estas ĝia estro Chen Yinkui, kiu inventis la terapion meti magnetan rnikroringon en la korpon por kuraci kronikan bronkiton.

 

    Antaŭ ĉ. mil jaroj la kuracefiko de magnetismo jam estis malkovrita. En la antikva ĉina farmakopeo "Ben Cao Gang Mu" legiĝas: "Magnetismo povas forigi akumulitan akvon en la korpo, fortigi la viglecon de la renoj, kuraci kapturnon kaj surdecon, klarigi la vidadon ktp." Alia medicina verko "Ben Cao Bian Du" diras: "Magnetismo povas enlasi aeron kaj mildigi astmon!" En la lastaj dekoj da jaroj, kun la senĉesa disvolviĝo de la moderna scienco, la magneta terapio rapide progresis. Estis provoj de kuracado per magneta terapio en- kaj eksterlande.

 

    Ĉu oni povas uzi tian magnetan funkcion por kuraci traĥeiton? D-ro Chen Yinkui, diplomiĝinte el la Changzhi-a Medicina Kolegio de Shanxi en 1976, post plurjara esplorado, inventis la terapion, kiu estas bonefika, facile praktikebla kaj malmulte suferiga. Ekde 1986 la kuracejo kuracis ĉ. 3500 pacientojn, el ili 98% ricevis bonan efikon kaj 60% resaniĝis.

 

    S-ino Wang Jiping el Hongkongo malsaniĝis je traĥeito antaŭ 4 jaroj. Ĉiufoje, kiam ŝi tusis, ŝi malfacile spiris, eĉ sendormis tutan nokton. Ŝi intencis sin mortigi plurfoje, sed ŝi ne volis forlasi siajn edzon kaj infanojn. Ŝi vane vizitis la famajn kuracistojn en Hongkongo. Iu alilanda kuracisto asertis al ŝi: "Eble vi devus preni medikamenton dum la tuta vivo." Dum longa tempo ŝi glutis multekostajn tablojdojn dufoje ĉiu-nokte por iomete dormi. Maje de 1987 ŝi venis al la Yangcheng-a Traĥeita Hospitalo. D-ro Chen persone faris al ŝi operacion. Tiunokte, ŝi unuafoje post la 4 jaroj kviete endormiĝis sen gluti tablojdojn. Post kelkaj tagoj Ŝi gaje ekskursis al la pitoreska Yunmeng-monto en Yangcheng, veturinte ĉ. 50 kilometrojn. Kiam ŝi surgrimpis la monton kaj rigardis la ondantan Flavan Riveron en malproksimo, ŝi eksaltis de ĝojo kaj emociiĝis ĝis larmoj.

 

    Nun la famo de la hospitalo disvastiĝas en- kaj eksterlande. Multe da pacientoj de Japanio, Francio, Germanio, Brazilo, Filipinoj k.a. sendis leterojn al Chen por peti kuracadon. Ankaŭ pacientoj el Hongkongo, Makao kaj Taiwan venis al li unu post alia samcele. Por kuraci pli da pacientoj, la hospitalo starigis siajn filiojn en Pekino, Tianjin kaj Jiangxi-provinco.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments