El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Mirinda aŭrikl-akupunktura pinĉileto

| 2014-03-18
Bookmark and Share

    Kiam mi faris intervjuon en Yangzhou, mi konatiĝis kun Wang Huiqin, vicprezidanto de la Yangzhou-a Esperanto-Asocio. Ŝi, 46-jara, radibrila kaj energiplena, aspektas multe pli juna ol fakte ŝi estas. Mi demandis, kiel ŝi gardas sian sanon. Ŝi respondis ridete: "Eble vi ne kredus, ke antaŭ kelkaj jaroj mi perdis laborkapablon pro malsano. Estis d-ro Qiu Hong, kiu resanigis min per aŭrikl-akupunktura pinĉileto."

 

    Mi estis iom duba pri tio kaj decidis viziti la d-ron por propraokule koni lian kuracadon.

 

    Qiu Hong estas akupunkturisto de la Subei-a Popola Hospitalo. Li laboras kiel kuracisto jam 40 jarojn. Kiam mi eniris lian kuracan ĉambron, mi vidis knabon kuracata. La paciento estas mezlernejano kaj nomata Hu Xiaobo. D-ro Qiu diris, ke la knabo suferas de optiknerva atrofio. Aŭriklo de Hu Xiaobo estis pinĉita per 6 pinĉiletoj, 2 el kiuj estis kunligitaj per konduktilo kun duonkonduktanta aparato. Konvena kurento povas altigi la kuracan efikon. "Ĉu ili doloras vin?" mi demandis. Li kapneis. "Ĉu la kuracado efikas?" "Antaŭe la vidpovo de miaj okuloj estis 0.08, estis malfacile legi. Post 3-monata kuracado mia vidpovo fundamente normaliĝis. Nun mi daŭre akceptas la kuracadon por atingi la bonan vidpovon de 1.5," li respondis.

 

    Mi miris, ke tiel magian forton havas la malgrandaj aŭrikl-akupunkturaj pinĉiletoj! Informiĝinte, ke mi suferas sendormon, d-ro Qiu pinĉis mian aŭriklon per pinĉiletoj. Post konektado, mi sentis pikadon ĉe la orelo. Sed tio ne malhelpis min noti, nia interparolo daŭris.

 

    D-ro Qiu diris, ke sur la homa aŭriklo estas ĉ. 300 akupunkturaj punktoj strikte rilataj al la ĝinglŭo-kanaletoj en la homa korpo. Sur tiuj punktoj oni povas diagnozi kaj kuraci malsanojn. Helpate de duonkonduktantaj aparatoj por diagnozado, kuracado kaj anestezado ĉe aŭriklaj akupunkturaj punktoj, oni akiris bonan klinikan efikon.

 

    "La terapioj de aŭriklaj akupunkturaj punktoj estas akupunkturo, aŭrikl-apunkta premo kaj hidroakupunkturo, sed ĉiu havas sian mankon. En 1971 mi provfaris aŭrikl-akupunkturan pinĉileton por anstataŭi la akupunkturan pinglon, por kuracado helpata de duonkonduktanta kuraca aparato. Dum la pasintaj 17 jaroj mi kuracis 200 000 pacientojn de pli ol 100 malsanoj, neniu el ili estis infektita kaj la kuracefiko rimarkinda."

 

    D-ro Qiu prezentis al mi stakon da kuracaj registroj kaj leteroj de resanigitoj. Laboristo Che Yongming skribis: "Kiam mia filo estis 6-jara, li suferis de alta febro kaŭzita de encefalito-B kaj troviĝis en komato. Por savi lin, d-ro Qiu kuracis lin per aŭrikl-akupunktura pinĉileto. Post kelkaj tagoj normaliĝis lia temperaturo kaj li ekhavis apetiton. Post 2-monata kuracado plene resaniĝis mia filo."

 


D-ro Qiu kuracas per orelakupunkturaj pinĉiletoj. 

 

    Maljunulo Li faris jenan skribon: "Mi suferis de stomaka malsano jam pli ol dek jarojn. Ĉiutage mi prenis medikamenton, sed tio ne povis kuraci mian malsanon kaj ĝi eĉ serioziĝis. Mi vomis ĉion kion mi manĝis, mi nur povis manĝi likvan dieton. Mi malgrasiĝis tagon post tago. D-ro Qiu diagnozis, ke min trafis hipertrofia gastrito. Post sinsekve 10-taga kuracado mi tute resaniĝis."

 

    Tiam d-ro Qiu elprenis kelkajn vitrajn skatoletojn ene kun ŝtonaj grajnoj, kiuj estas litiazoj ekskreciitaj de malsanuloj. Li jam kolektis 800 skatoletojn da litiazoj, ĉiu kun la nomo de malsanulo. Paciento Jia Chuqing longtempe suferis de gala litiazo, ĝi iam forte doloris lin seninterrompe kaj netolereble. Li informiĝis pri la bonefika terapio de d-ro Qiu kaj alvenis peti kuracon. Post 3-monata kuracado li ekskreciis multajn litiazojn, lia apetito kreskis evidente, kaj pliboniĝis ankaŭ lia longtempa sendormo.

 

    Laboristo Li Guangfu suferis de naza polipo du jarojn. La iom post iom grandiĝanta polipo ŝtopis la naztruojn kaj malfaciligis la spiradon, manĝadon kaj dormon. Li venis al la hospitalo por peti de d-ro Qiu helpon. Post kvinfoja kuracado li spiris senbare. Post kuracado de 20 fojoj malaperis la polipo.

 

    En la sekvinta tago post vizito al d-ro Qiu mi vizitis lian pacientinon Yu Yulin. Ŝi estis estrino de la Yangzhou-a Ĉinmedicina Hospitalo kaj nun laboras en la urba administrejo de emeritoj. Kiam mi eniris en ŝian oficĉambron, mi vidis ŝin en pentrado. Ŝi estis ĉ. 60-jara kaj vizaĝe radibrila kaj parolis humure. Ŝi diris al mi, ke antaŭ kelkaj jaroj ŝin atakis atria tremo. Ŝi estis ĉagrena, ripozis hejme kaj ofte vizitis hospitalon. Ŝi heziteme petis kuracadon de d-ro Qiu. Post unu jaro, ŝia malsano mildiĝis, ŝi ne plu anhelis dum suprenirado de ŝtuparo kaj ekhavis apetiton. Poste ŝi revenis al la laborposteno.

 

    "D-ro Qiu estas mia savinto kaj forigis la sterilecon de mia filino." Ŝia filino Wang Xiaoling ne gravediĝis post edziniĝo de 4 jaroj. Komence de 1985 oni diagnozis, ke ŝi suferas de primara sterileco. Ŝi gravediĝis post kuracado de d-ro Qiu per aŭrikl-akupunktura pinĉileto. Unu monaton post ŝia gravediĝo ŝin minacis aborto. Por gardi la feton d-ro Qiu aplikis al ŝi la terapion de aŭrikl-akupunktura pinĉado. En 1986 ŝi naskis bebon 3.2 kg. pezan.

 

    Ekde 1985 d-ro Qiu kuracis 11 suferantojn de sterileco. 9 el ili gravediĝis post kuracado per la terapio kaj du ne trovis efikon.

 

    Jam pasis 17 jaroj. Centmiloj da malsanuloj akceptis lian kuracadon kaj trovis bonan efikon. D-ro Qiu diris al mi, ke lia artikolo "La Farado kaj Klinika Aplikado de Aŭrikl-akupunktura Pinĉileto" vekis atenton de diversaj sanitaraj administracioj, post publikigo en la provinca ĉinmedicina revuo. La ŝtato, provinco kaj urbo subtenis lian laboron per mon-asigno. En novembro 1984 li invitite partoprenis en la Unua Tutlanda Kunveno pri Terapio de Aŭrikl- kaj kap-akupunktura Pinĉado kaj legis sian disertaĵon. En la pasintaj jaroj li ricevis subtenon kaj kuraĝigon de multaj kolegoj en- kaj eksterlandaj. Doktoro Li Yuanliang de la Usona Akupunktura Studcentro skribis al li: "Via kreaĵo aŭrikl-akupunktura pinĉileto estas oportuna delikataĵo. Jam delonge mi trovis la akupunkturan pinglon maloportuna en uzado. Mi tre admiras vian faron, ke vi detale publikigis la faradon kaj klinikan aplikadon de la aŭrikl-akupunktura pinĉileto."

 

    D-ro Qiu Hong ĉeestis la 2-an Internacian Akademian Konferencon pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto okazigitan aŭguste de 1988 en Pekino. Lia parolado ĉe la medicina grupo vekis varman atenton. Iuj alilandaj ĉeestantoj tuj petis lian kuracadon, aliaj volis viziti lin. Li fariĝis plej okupita en la kunveno kaj eĉ ne havis tempon por manĝi.

 

    Kvankam d-ro Qiu ne estas esperantisto, tamen li volas kontribui al la Esperanta afero. Precipe post la 2-a IAKSTE li estas inspirata de la internaciaj amikoj, kiuj interesiĝas pri lia terapio de aŭrikl-akupunktura pinĉado. Li komencis resumi sian klinikan praktikon kaj verkis instruan materialon kun 90000 ĉinaj ideogramoj. Li funkciigos internacian kurson pri la terapio de aŭrikl-akupunktura pinĉado. Li mem donos la lecionojn.

 

    Li deziras, ke pli da personoj posedu la terapion, por ke ĝi pli vaste servu al la homaro.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments