El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Inspiro de legendo pri orelringoj

| 2014-03-18
Bookmark and Share


Xu Ruizheng en serĉado de pli efika pikpunkto sur la orelo 

 

    Oni diras, ke antaŭ tre tre longa tempo, ĉe piedo de Damao-monto en la suda Ĉinio, estis laborema kaj bonkora knabino. Kun paro da grandaj kaj brilaj okuloj ŝi aspektis tre saĝa kaj bela, kaj ŝi havis manojn tre lertajn en ŝpinado, teksado kaj terkulturado. Ŝin laŭdis ĉiuj en la ĉirkaŭaĵo. En iu aŭtuno la knabino kolektadis hejtaĵojn sur la monto dum pluraj tagoj. Pro troa laciĝo kaj malvarmumiĝo ŝi subite sentis en iu tago neelteneblan doloron en la okuloj, kiuj ektimis venton kaj lumon. Vidinte tion, la gepatroj de la knabino brulis de maltrankvilo kaj ĉie petis kurachelpon. Ankaŭ la najbaroj alrapidis por vidi ŝin kaj iuj eĉ petis favoron de dioj por ŝi. Sed ĉi tio ne povis mildigi ŝian malsanon. Ŝiaj okuloj tiel ŝveliĝis, ke ili similis al juglandoj kaj post kelkaj tagoj ŝi tute perdis la vidkapablon.

 

    Iun tagon, subite venis de sur la monto viro en robo, kiu tintigis sonorileton en la mano kaj murmuris en la buŝo: "Mi havas sekretan recepton hereditan de la praavoj por kuraci ĉiujn okulmalsanojn!" Aŭdinte tion la gepatroj de la knabino tre ĝojis kaj invitis lin en sian domon. Ekzameninte la okulojn de la knabino la kuracisto konsolis ĉiujn, dirante: "Bagatela malsaneto. Vi ĉiuj trankviliĝu, mi certe ĝin forigos." Ĉe tio li elprenis brilan arĝentan pinglon kaj pikis la lobon de la oreloj de la knabino. En palpebrumo, la knabino sentis klarecon en la okuloj kaj serenecon en la koro. Malferminte la okulojn, ŝi klare vidis ĉion kiel antaŭe. ĉiuj ĉeestantoj tre ĝojis kaj volis danki la viron, sed tiam ekblovis vento, leviĝis strioj da blankaj nuboj kaj malaperis la kuracisto. La patro de la knabino bruligis incenson kaj kandelojn kaj riverencis surgenue al la feo. La knabino farigis al si paron da arĝentaj orelringoj kaj ilin portadis dum la tuta vivo por memoro. De tiam cirkuladis inter popolanoj la rakonto pi kuracado de okulmalsano per pikado de orellobo kaj pli kaj pli multiĝis portantoj de orelringoj.

 

    Eble oni diras, ke la legendo estas nur nekredebla rakonto. Tamen mia propra sperto pruvis, ke ĝi entenas veron. Antaŭ dekkelkaj jaroj, mi, kiel membro de la medicina taĉmento, venis al la kamparo por ekzameni al kamparanoj skistosomozon. Ni elprenis sangon el orellobo per pikado por ekzameno. Iun matenon, antaŭ ol ni ellitiĝis, iu junulo kun korbo da kokovoj kaj arakidoj venis al nia medicina taĉmento. Apenaŭ li paŝis en la pordon, li diris: "Dankon al vi, bonaj kuracistoj, ke vi forigis okulmalsanon de mia patrino. Jen donaco por esprimi la koran dankon de nia tuta familio!" Rigardante unu la alian, ni ne sciis, kio okazis. Tiam li diris, ke post la elpreno de sango, lia patrino jam povis klare vidi per la malsana okulo post dormado. El la praktiko ni scias, ke pikado de iuj punktoj sur la oreloj efikas por kuraci akutan konjunktiviton, korneiton, hordeolon kaj aliajn okulajn malsanojn kaj altigi vidkapablon. Tial portado de orelringoj kelkiam efikas en kuracado de okulmalsanoj.

 

    El tiu rakonto ni povas scii, ke pikado sur oreloj estis antaŭlonge aplikata de nia antikva laboranta popolo por kuraci okulmalsanojn. La aplikado de tiu kuracmetodo malkovris sekreton de la oreloj, ke ili ne nur estas la organo de aŭdkapablo, sed ankaŭ havas nedisigeblan rilaton kun aliaj organoj de la homa korpo. Laŭ anatomio, al la oreloj kondukas branĉoj de triĝemina, vizaĝa kaj pneŭmogastra nervoj el cerbaj nervoj, kaj ankaŭ aŭrikla granda nervo kaj okcipita minora nervo. Nia tradicia medicino opinias, ke sur la oreloj ĉiuj internaj organoj de la homa korpo havas sian refleksan sferon, kaj sur la malgranda orelo sin trovas pli ol cent akupunkturaj pikpunktoj.

 

    Per tia kuracmetodo oni povas reguligi nervan ekvilibron kaj sangcirkuladon, mildigi doloron kaj jukon kaj fortigi funkciadon de lieno kaj reno. En kliniko ĝi povas kuraci neŭrastenion, funkcian malordon de aŭtomatika nervo, akutan tordlezon kaj aliajn traŭmatojn, kaj nervajn, bakteriajn kaj toksajn malsanojn. Laŭ nekompleta statistiko, tiu terapio estas aplikebla por kuraci internajn malsanojn kaj ankaŭ tiujn en ĥirurgio, ginekologio, pediatrio, otorinolaringologio, oftalmologio, neŭrologio, dermatologio, k. a.

 

    Mi min okupis pri tiu terapio jam 15 jarojn kaj resanigis per ĝi multajn pacientojn en urboj kaj kamparoj. Sur bazo de klinika praktiko mi faris teorian studon en la lastaj jaroj. Mi atente kolektis en- kaj eksterlandajn materialojn, ripetade observis kaj difinis akupunkturajn pikpunktojn de la orelo kaj faris desegnaĵon kaj modelon de orelaj pikpunktoj. Ni trovis, ke iuj malsanoj havas apartan fenomenon. Tamen komplika estas la rilato inter la oreloj kaj la aliaj organoj kaj diversaj malsanoj kaj pri tio oni ankoraŭ ne povas plene klarigi ĉion en teorio.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments