El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio absolute ne permesu al Filipinoj kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai en ia ajn formo

| 2014-03-19
Bookmark and Share


La ŝipo de Filipinoj ĉe la rifo Ren'ai 

 


Hong Lei en la gazetara konferenco 

 

    La 17-an de marto en la gazetara konferenco okazinta en Pekino Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke antaŭ nelonge Filipinoj publike anoncis, ke la "grundo" de ĝia militŝipo ĉe la rifo Ren'ai antaŭ 15 jaroj estis por kontraŭleĝe okupi la rifon. Filipinoj senskrupule neis sian promeson kaj perdos fidon de la internacia socio. Ĉinio absolute ne permesu al Filipinoj kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai en ia ajn formo.

 

     Hong Lei diris, ke en la jaro 1999 Filipinoj multfoje klare promesis al Ĉinio fortreni sian ŝipon, kiu "grundis" pro malfunkciiĝo. En la jaro 2003 Filipinoj serioze promesis al Ĉinio, ke Filipinoj ne fariĝos la unua lando, kiu malobservas la Deklaracion pri Agoj de Diversaj Flankoj en la Suda Maro. Nuntempe Filipinoj ne nur rifuzis fortreni sian ŝipon, sed ankaŭ intencas transporti ŝtalproduktaĵojn kaj cementon al la rifo por tie konstrui ekipaĵojn. La faro malobservas la promeson fare de Filipinoj kaj la Deklaracion pri Agoj de Diversaj Flankoj en la Suda Maro.

 

    Hong Lei diris, ke estas firmaj kaj neŝanceleblaj la decido de la ĉina registaro kaj ĝia volo por konservi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de la lando. Ĉinio absolute ne permesu al Filipinoj kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai en ia ajn formo kaj ne toleros la malobservon de la Deklaracio pri Agoj de Diversaj Flankoj en la Suda Maro. Ĉinio tenos altan antaŭzorgadon al la plua provoka agado de Filipinoj sur la Suda Maro de Ĉinio. Filipinoj devas respondeci pri la rezultoj kaŭzitaj de si mem.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments