El Popola Ĉinio>头条新闻>

Restaĵoj kaj relikvoj de 437 soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo estos redonitaj al Ĉinio

| 2014-03-19
Bookmark and Share


Enĉerkigitaj la restaĵoj kaj relikvoj de 437 ĉinaj soldatoj mortintaj dum la korea milito  

 

    La 17-an de marto restaĵoj kaj relikvoj de 437 soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo kiuj mortis en la korea milito estis enĉerkigitaj de la Ministerio de Nacia Defendo de la Korea Respubliko. Laŭ la raporto, la korea flanko redonos la restaĵojn kaj relikvojn al Ĉinio en la fino de marto.

 

    La restaĵoj kaj relikvoj estis enmetitaj en la ĉerkojn donitajn de Ĉinio kaj revenos al la lando en la kuranta monato. Pro tio ke la transporta aviadilo estas liverita de Ĉinio, sume 8 personoj de la ĉina flanko ĉeestis al la enĉerkigo.

 

    En la pasinta jaro Ĉinio kaj la Korea Respubliko atingis la komunan konon pri redono de la restaĵoj kaj relikvoj de la soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo antaŭ la festo Qingming. La korea flanko planis redoni restaĵojn kaj relikvoj de 425 mortintoj, tamen post preciza distingado ili trovis restaĵojn kaj relikvojn de aliaj 12 ĉinaj soldatoj forpasintaj.

 

    La Ministerio de Nacia Defendo de la Korea Respubliko decidis, ke se oni trovos novajn restaĵojn kaj relikvojn de ĉinaj armeanoj dum la serĉado de mortintoj en la korea milito, oni regule faros la saman redonon al Ĉinio laŭ la ĉi-foja programo. La korea flanko havigas al si la taskon elterigi, sekigi, purigi, distingi, registri, ordi kaj enĉerkigi la restaĵojn kaj relikvojn.

 

    La Korea Respubliko redonis al Ĉinio restaĵojn de 42 ĉinaj soldatoj forpasintaj en la periodo de la jaro 1981 ĝis la jaro 1989 tra la transdono de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, kaj denove redonis restaĵojn kaj relikvojn de unu armeano al Ĉinio en la jaro 1997.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments