El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Ĝardeno Suncheonman

| 2014-03-19
Bookmark and Share

Teksto de CHO Myungja kaj fotoj de JEON Daebong

 


La franca ĝardeno 

 


La nederlanda ĝardeno 

 

    De la 20a de aprilo, 2014 Ĝardeno Suncheonman* estos malfermita en la urbo Suncheon (sude de Koreio), renovigite de la 'Internacia Ekspozicio pri Ĝardeno' okazinta de la 20a de aprilo ĝis la 20a de oktobro lastjare por 6 monatoj. Laŭ la temo 'Ĝardeno de la tero' la ekspozicio esprimis 3 signifojn: 'naturo kaj homo', 'regiono kaj mondo', 'divido kaj ĝuo', per 83 ĝardenoj el 23 landoj kaj 60 enlandajn kaj eksterlandaj urboj, entreprenoj, artistoj ktp. La urbo preparis la eventon 4 jarojn, kaj kvarmilionoj da vizitantoj ĝuis ĝin. Do oni taksis ĝin sukcesa kaj nomis la urbon Suncheon eĉ 'la urbo de ĝardeno'.

 

    Suncheonman Ĝardeno estos pli bone aranĝita ol la lastjaro kun pli da programeroj, precipe laŭ sezonoj: Printempa kampo estos pri floroj, la somera pri akvo kaj la vintro pri neĝo, kaj atendos vizitantojn de la tuta mondo. Mi kiel koreo deziras, ke multaj el eksterlandoj vizitu kaj ĝuu ĝin.

 

    Do, per kelkaj fotoj, kiujn mi kaj mia edzo fotis lastjare, mi parte prezentas la ekspozicion en 2013. Ĉe tio oni povus imagi, kia ĝi estis en la pasinta jaro kaj estas ĉi-jare.

 

    * Suncheonman: man estas golfo

 

(Redaktoro: Chen Ji)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments