El Popola Ĉinio>头条新闻>

Krimea referendumo: 96,6% da balotantoj aprobis membriĝon al Rusio

| 2014-03-19
Bookmark and Share


Krimeaj popolanoj en celebrado de la rezulto de la referendumo. 

 

    La 17an de marto la krimea televido raportis, ke 96,6% de la balotantoj aprobis la membriĝon al la Rusa Federacio laŭ la statistika rezulto de la referendumo. Antaŭ tio la rusa prezidento Vladimir Putin plurfoje rimarkigis, ke la krimea referendumo konformas al la internacia juro kaj al la Ĉarto de UN, kaj Rusio respektas la elekton de la krimea popolo. Tamen okcidentaj landoj konsideris, ke la referendumo estas kontraŭleĝa, kaj ili ne agnoskas la rezulton.

 

    En la 16-a la usona prezidento Barack Obama telefone diris al la rusa prezidento Vladimir Putin, ke Usono ne akceptas la referenduman rezulton en la krimea regiono. Obama ankaŭ avertis, ke la usona registaro estas preta apliki sankcion kontraŭ Rusio. Li diris, ke la ago de Rusio rompis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ukrainio, kaj "kunordiginte kun EU-partneroj, ni planas pagigi al Rusio pli grandan koston."

 

    Pro la krimea krizo, Rusio eble perdos la membrecon de la Grupo de Ok Landoj, kaj nuliĝos la pintkunveno de la Grupo de Ok Landoj en Soĉio, planite okazonta en junio ĉijare. La gazetara sekretario de la rusa prezidento respondis, ke Putin ne bedaŭras apartigon de Rusio disde la grupo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments