El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Lerni Esperanton efike - Intervjuo al Katalin Kováts

| 2014-03-19
Bookmark and Share

Teksto de Pietro Fiocchi kaj Fotoj liveritaj de Katalin Kováts

 

    Katalin Kováts estas hungara matematikisto kaj lingvisto. Ŝi analizis en sia doktoriĝa desertacio la propedeŭtikan vaoloron de Esperanto. Katalin daŭre dediĉas siajn fortojn kaj intelektan talenton al la instruado de Esperanto. Ankaŭ dank'al ŝia lerta klopodado jaron post jaro pliboniĝas kaj la kvalito de la Esperanto-lernantoj kaj la statuso de la lingvo.

 

    Katalin donis al ni kelkajn informojn kaj konsilojn pri la lernado de la internacia lingvo.

 


Katalin Kováts prezentas sian retejon Edukado.net  

 

    Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

 

    Estis pluraj fazoj: kiam mi estis tre juna mi aŭdis pri Esperanto kaj plaĉis al mi la ideo. Poste en la baza lernejo mia instruisto estis esperantisto kaj instruis al ni unu frazo en EO: "Sano ne estas ĉio, sed sen sano ĉio estas nenio. Ni tute ne sciis, ke temis pri EO, ni simple devis diri tiun frazon.

 

    Tria fojo estis en la pedagogia altlernejo, kiam oni anoncis EO-kurson mi memoris mian infanaĝan decidon kaj deziron kaj tiam mi sekvis mallongan kurson. Post kelkaj jaroj atendante mian filon mi kuŝis graveda en hospitalo dum longaj monatoj, en la lasta monato dum tridek tagoj mi lernis EOn.

 

    Kaptis min ke oni povas havi geamikojn. En Hungario ni ne tro rajtis vojaĝi eksterlanden en tiu tempo, do tiu eblo korespondi kaj kontaktiĝi kun homoj estis alloga.

 

    Tre plaĉis al mi la matematika logiko de la afikso-sistemo, ĉar mi estas matematikisto.

 

    Kiamaniere vi lernis EOn kaj kiom da tempo vi bezonis por ĝin scipovi sufiĉe bone?

 

    En tiu pedagogia altlernejo mi sekvis kvin, ses lecionojn dum kelkaj semajnoj, sed mi ne povis daŭrigi. En la hospitalo intense mi lernis dum monato el libro tutsola kun neniu parolanta. Mi atingis nivelon sufiĉe altan, kaj post unu monato mi komencis instrui Esperanton al infanoj. Por persono kiu estis lingvoinstruisto kiel mi, kiu parolis plurajn lingvojn, sufiĉis unu tre intensa monato.

 


Ĉe la labortablo 

 

    Laŭ via longa sperto, kion vi povus sugesti al la ĉinoj aŭ ĝenerale al la azianoj por pli efike lerni EOn?

 

    Pro tio, ke la prononcmaniero, la sonsistemo de Esperanto estas tute alia kaj la fonetiko estas pli eŭropeca ol azia, mi nepre konsilas al ili unue, se eblas, sekvi ĉeestan kurson aŭ observi kaj aŭskulti filmitajn kursojn, sonregistraĵojn, por ke ili ekde la unua momento aŭdu bonan prononcmanieron. Malbone ellernitan prononcadon estas pli malfacile korekti ol ol tuj eklerni la ĝustan.

 

    Mi opinias, ke filmitaj-kursoj, kiuj havas sonon, nepre utilas por ĉinoj. Mi ne tiom favorus, ke ĉinoj instruu al ĉinoj – kaj ĝenerale ke oni lernu de samnaciano - tuj de la komenco, ĉar kompreneble oni povas pludoni ne ĝustajn sonojn kaj fonemojn. La plej ideala estus ĉeesti kurson, gvidatan de bone kaj klare parolanta eksterlandano.

 

    Por ĉiuj komencantoj la unua etapo povus esti www.lernu.net. Aparte utila povus esti la Mazi-kurso, trovebla en YouTube kaj eble en aliaj kanaloj, kiu estas nun libere atingebla. En www.edukado.net ni havas, se instruisto volus uzi, ellaboritan serion de lecionoj kaj ekzercoj por Mazi-kurso. Ankaŭ efika povus esti "Pasporto al la tuta mondo", tre bone metodike ellaborita, http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=9244 kiu estas aĉetebla. En ĝi rolas diversnaciaj homoj, ĉinino havas unu el la ĉefroloj.

 


Katalin kun sia klaso de Esperanto 

 

    Kiajn malfacilaĵojn precipe havas la azianoj en la lernado de EO?

 

    La struktura diferenco en la lingvoj povas esti malfacilaĵo, sed ne estas grava manko, ĉar azianoj tamen lernis jam la anglan aŭ alkutimiĝis al lingvolernado. Mi daŭre diras, ke la ĝusta prononco estas grava problemo same kiel la manko de eblo paroli la lingvon kun eksterlandanoj. Jam ekde la komenco oni ne devus lerni izolite, sed tuj uzi la lingvon. Multajn bonajn eblojn je korespondado kaj retbabilado donas lernu.net.

 

    Kian utilecon povus havi la KER-ekzameno kaj ĝia atestilo?

 

    La nomo estas Eŭropa ekzameno, ĉar oni eltrovis ĝin en Eŭropo, sed tio ne signifas, ke oni uzas ĝin nur en Eŭropo. La saman KER-sistemon oni aplikas ankaŭ en Ĉinio kaj enĝenerale ankaŭ en Azio kaj en kelkaj ŝtatoj de Usono. Ĝi estas sistemo por pli precize fiksi la nivelon de la lernantoj.

 

    La KER-ekzameno donas orientigon al ĉiu, ekzemple se vi diras, ke vi konas lingvon je B1-nivelo, oni scias kion vi kaplabas aŭ ne kapablas fari. La unua utilo estas difini la lingvonivelon kaj helpi al la homoj difini por si mem celojn por plu progresi.

 

    Por ni esperantistoj trapasi la ekzamenon havas ankoraŭ alian plusan valoron, ne nur personan, sed ankaŭ lingvopolitikan, ĉar ni devas pruvi al la mondo, ke nia lingvo estas serioza afero, vera lingvo kaj ne amatora hobia ludo, kiun oni povas nur primoki. La sistemon, la lingvon kaj nian ekzamenon akceptis la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭopo (ALTE - www.alte.org) akceptis EOn, do ĝi fariĝis akceptata oficiala lingvo.

 

    Se EO estas akceptata ekster la Movado ni devas pruvi, movadanoj, ke ni profitas el tiu situacio, se ni havas multajn personojn, kiuj ekzameniĝas laŭ tiu sistemo, tio montras politike al la instancoj, la valorojn de Esperanto.

 

    Ni estas la ambasadoroj de la lingvo. Ĉiuj, kiuj ekzameniĝas aldonas unu brikon al la oficiala famo kaj akcepto de EO.

 


Katalin asistas al Kimie Markarian en la soroban-kurso en Kastelaro (Italio) en 2013

 

    Kia estas ĝenerale la tendenco de la KER-ekzameniĝintoj? Kia ĝi estas en Azio/Ĉinio?

 

    En 2009, la unuan jaron, ni havis nur 126 personojn. Nun helpe de la tutmonda ekzameno, kiu okazos trian fojon en majo, en la pasintaj jaroj estis preskaŭ tridek diversaj lokoj de pli ol dudek landoj, kie oni havis sesion. Tio momtras kreskon kaj disvastiĝon tra la mondo.

 

    Nun ni havas pli-malpli mil tricent ekzameniĝintojn en la mondo, en Ĉinio estas ĉirkaŭ tridek personoj, kiuj trapasis jam la KER-an ekzamenon.

 

    En Ĉinio okazis du grandaj sesioj:la unua en 2012, en la Esperanto-insulo de Hainano, kie mi okazigis sesion kun partopreno de multaj junuloj en la nivelo B1, kaj pluraj spertuloj je nivelo C1. La dua estis pasintjare (2013) dum la landa kongreso, kiam profesoriono GONG Xiaofeng, movadnome Arko organizis sesion. Ni esperas, ke en 2014 pliaj ĉinaj lokoj partoprenu la Trian Tutmondan Ekzamentagon, sed ĝis nun ne venis aliĝo. Eblos ĝis la komenco de aprilo peti rajton organizi sesion.

 

 
Katalin gvidas kurson por komencantoj en Stella Plage (Francio) en Novembro 2013

 

    Ĉu estas lernejoj, universitatoj en kiuj EO estas oficiala studobjekto nedeviga aŭ deviga?

 

    En Hungario dum pli ol kvardek jaroj estis oficiala prestiĝa fako de EO kaj estis diplomitaj ĉ. ducent personoj, inter ili ankaŭ mi, sed tiu formado ĉesis. Nun Esperantujo havas novan formadon, kiu estas tutunika en la mondo: la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kiu estas postdiploma formado, en kiu famaj esperantistoj instruas kaj prelegas. Nova grupo lanciĝos en septembro, ni serĉas kandidatojn!

 

    Krom tio estas en pluraj landoj kursoj lernejaj, universitataj, klubaj, movadaj ktp. Pli detalajn informojn oni povas trovi en http://edukado.net/kursejo.

 

    Eĉ nun en la lernejoj de Hungario oni rajtas trapasi abiturientan ekzamenon pri EO se estas intereso. Se ne estas instruado de EO en via lernejo, vi estas studento kaj vi parolas EOn vi oficiale devas peti eblon ekzameniĝi kaj la ŝtato devas zorgi, ke vi havu rajton trapasi la abiturientan ekzamenon pri EO. Por la sama afero strebas nun francoj, kiuj jam de tri jaroj faras kampanjon. Lastatempe la francaj asocioj kiuj organizis subskribadon de peticio pri "Esperanto en abituro", por ke kandidatoj rajtu trapasi skriban teston pri Esperanto. Tiun peticion subskribis 33.000 homoj, kaj antaŭ kelkaj tagoj ili rendevuis kun la direktoro de lerneja instruado por prezenti tiun ĉi peticion.

 


Instruistinoj de la lernejo en Taiyuan kun la KER diplomo 

 

    Ĉu estas ie institucioj, kiuj uzas aŭ planas uzi EOn kiel unu el la laboraj lingvoj?

 

    Estis pluraj provoj je tio, estas kelkaj komercaj entreprenoj, kiuj komencis en Francio. Ili volas bazi sian internacian kunlaboron helpe de EO. Kelkaj el ili sukcesetas. Tamen por havi kompletajn informojn oni devus demandi eble al Osmo Buller ĉe UEA.

 

    Mi persone estis kune kun mia edzo ĉe Philips (granda nederlanda firmao pri teknologio) por prelegi kaj klopodi konvinki ilin. Verŝajne pro la forto de la angal lingvo nenio naskiĝis el tio malgraŭ seriozaj interesiĝoj de kelkaj en tiu kunveno.

 

    Ankaŭ ĉe la eŭropaj institucioj estis multaj klopodoj por tio, ke EO estu unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Ĉefe por la traduksistemo la avantaĝoj estus multaj. Oni kalkulis, ke per uzo de EO mirindaj sumoj estus ŝpareblaj. Krome la intreŝanĝo de dokumentoj tra la preskaŭ tridek membroj de la Unio estus pli rapida kaj efika.

 

    Ĉu estas konkretaj klopodoj por enkonduki EOn kiel unu el la laboraj lingvoj en internaciajn instituciojn, organizojn? Ĉu vi antaŭvidas sukcesajn ŝancojn?

 

    En Brazilo ili volas enkonduki EOn kiel elekteblan lingvon en ĉiuj lernejoj de la lando kaj la rilata peticio iris ĝis la lasta ŝtupo de la politika sistemo, sed imagu se la parlamento decidus jes... Ili ne havas trejnitajn instruistojn! Tio estus katastrofo laŭ mi, se la parlamento diros jes kaj la esperantistaro ne povos uzi la eblon, ĉar mankas diplomitaj instruistoj de Esperanto. Kaj same povus okazi en aliaj landoj. Mi ĉiam diras "klopodu ne nur konvinki la politikistojn, sed kiel granda fabriko komencu tuj trejni instruistojn!". Ne sufiĉas, ke oni kapablas instrui, ankaŭ devus esti lerneja sistemo, kiu donas diplomon ktp

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments