El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komencita la riparado de la statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj

| 2014-03-20
Bookmark and Share


Dum riparado de la statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj 

 

    La 18-an de marto oni komencis la riparadon de la statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj en la municipo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. La riparado de la statuo estas tre kompleksa kaj malfacila. La plej grava punkto kiu urĝe bezonas solvon por la tuta riparado, estas depreni la oron de sur la statuo.

 

    Laŭ konigo, la statuo estis farita antaŭ mil jaroj (en la jaroj de 1127 ĝis 1279). Ĝi, la plej granda budhisma statuo gravurita apud klifo, kunfandis la artojn pri skulpto, pentro, origado kaj tiel plu. Oni rigardas ĝin kiel la tipan verkon de la ŝtonaj skulptaĵoj de Dazu, mondaj kulturaj heredaĵoj. Sed spertinte miljarajn venton kaj pluvon, la statuo bezonas riparadon.

 

    La riparado de la menciita statuo estis komencita en la 18-a de aprilo 2011. Nun oni jam finis la rebonigon por la ŝtona parto kun la surfaca areo je 88 kvadrataj metroj, purigon por la kolora pentro kun la surfaco je 56 kvadrataj metroj, reorigon por la parto kun 17 kvadrataj metroj kaj aliajn koncernajn laborojn. Laŭplane la tuta procezo de la riparado finiĝos en la unua duono de la jaro 2015.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments