El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova ambasadoro de Usono al Ĉinio Max Baucus intervidiĝis en Pekino kun raportistoj

| 2014-03-20
Bookmark and Share


Max Baucus prelegas en la gazetara konferenco en Pekino. 

 

    La 18-an de marto en la gazetara konferenco okazinta en la ambasadorejo de Usono en Ĉinio Max Baucus, nova ambasadoro de Usono al Ĉinio, diris, ke la kompleksaj duflankaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio bezonas persistan interagadon.

 

    Max Baucus diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas unu el la plej gravaj duflankaj interrilatoj en la mondo kaj influos la mondan dispozicion en la estonteco. La komunaj interesoj de la du landoj estas multe pli gravaj ol malakordoj inter ili kaj la fruktoj alportitaj de la kunlaboroj inter la du landoj -- pli multaj ol konfliktoj inter ili. La kunlaboroj inter la du landoj en multaj kampoj estas ne nur eblaj, sed ankaŭ tre gravaj.

 

    Li diris, ke unu el la ĉefaj kialoj por labori kiel ambasadoro de Usono al Ĉinio estas esperi partoprenon en bona administrado de la dulandaj interrilatoj. Dum la oficperiodo kiel ambasadoro de Usono al Ĉinio liaj tri grandaj celoj estas plifortigi reciprok-profitajn rilatojn inter la dulanda ekonomio, trakti kune kun Ĉinio defion en la tutglobo kaj akceli interŝanĝojn en kulturoj kaj edukado.

 

    "Por mi Pekino estas ne nur celloko, sed ankaŭ nova starpunkto. Mi esperas eliri el mia oficejo, eliri el Pekino kaj laŭ plej granda ebleco trairi diversajn provincojn kaj urbojn de Ĉinio. Mi laŭ mia plej granda ebleco starigos plej potencajn politikan, ekonomian, komercan, kulturan kaj edukan rilatojn inter Usono kaj Ĉinio por feliĉigi ne nur la du landojn, sed ankaŭ la tutan mondon," Max Baucus diris.

 

    72-jara Max Baucus estas membro de la demokratia partio el la ŝtato Montano kaj funkcias kiel usona senatano de la jaro 1978. Max Baucus 8-foje vizitis Ĉinion. Li subtenis Ĉinion aliĝi al la Monda Komerca Organizo kaj ĝui la traktadon de la plej favorata lando en komerco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments