Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Zhou Mingwei: Eviti simpligi la traktadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio

| 2014-03-20
Bookmark and Share

de MIAO XIAOYANG

 


Zhou Mingwei en la diskuta kunveno 

 

    Nuntempe pli kaj pli akriĝas la disputo inter Ĉinio kaj Japanio pri Diaoyu-insularo pro la instigo de la vizito de Shinzou Abe al sanktejo Yasukuni. Alfronti la malfacilan situacion en la dulandaj rilatoj Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo, konstanta komitatano de la Ĉina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj membro de ĈPPIK, diris en la 4-a de marto dum intervjuo, ke en la traktado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, oni devas eviti simpligon kaj impulsiĝemon."

 

    Zhou diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio ĉiam estas la grava parto el tiuj inter Ĉinio kaj eksterlandoj. Ne nur pro najbareca kialo sed ankaǔ pro tio, ke en la procezo de la profundiĝo de reformado kaj realigo de la du centjaraj celoj nia lando bezonas stabile disvolviĝan ĉirkaǔan medion.

 

    Pri la nuna situacio en la rilatoj inter la du landoj Zhou diris: "Mi profunde zorgas pri la rilatoj inter la du landoj, ĉar en Japanio ja estas malmultaj homoj, kiuj neas la historian fakton kaj la internacian komunan konon pri la batalo kontraǔ faŝismo post la unua kaj dua mondmilitoj, ili neas ankaǔ la gravan atingon depost la venko de la batalo kontraǔ faŝismo. Ili intence distordas kaj forigas la historion, tio fariĝis la ĉefa obstaklo antaǔ la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    "La rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas tre kompleksaj," pri tio Zhou diris: "En la plej malfacila tempo, dum kaj post la milito la ĉinaj eksaj prezidanto Mao Zedong kaj ĉefministro Zhou Enlai serioze apartigis la japanajn politikajn gvidantojn disde la japanaj popolanoj, kaj inter la politikaj gvidantoj apartigis ankaǔ la malmultajn faŝistojn disde normalaj politikaj gvidantoj, hodiaǔ tia apartigo ankoraǔ restas."

 

    "Nuntempe perdiĝo de la konfido de la dulandaj popolanoj fariĝis unu el la malfacilaĵoj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj tio ankaǔ estas la de mi plej zorgata problemo." Zhou diris, "En la traktado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio evitu simpligon kaj impulsiĝemon, ĉar ili malhelpos solvon de la problemo. Por bone trakti la kompleksajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio necesas senĉesa spertoriĉiĝo en la konfliktoj kaj kontraǔdiroj, post tio la dulandaj rilatoj disvolviĝos laǔ la deiziro de la plej multaj dulandaj popolanoj kaj iros sur la vojon favoran al la longtempa stabileco en la regiono.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments