El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fondumo Zamenhof k Itala E-Federacio lanĉas novan projekton

| 2014-03-20
Bookmark and Share

    Netoleremo, ŝovinismo, ksenofobio estas vortoj, kiuj aperas nuntempe sufiĉe ofte en amaskomunikiloj. Fondumo Zamenhof trovis manieron por batali kontraŭ tiuj problemoj.

 

    "La patrono de nia Fondumo, kreinto de Esperanto, rigardis internacian lingvon kiel rimedo por solvi etnajn konfliktojn kaj semi interpopolan pacon," Konrad Andrzejuk, la sekretario de Fondumo Zamenhof el Bjalistoko, diris: "Ni sentas nin devigitaj disvastigadi ideojn de Ludoviko Zamenhof. Ni faras tion instruante kaj propagante Esperanton, kies uzado kreas spacon por konservi kulturan diversecon kaj multlingvecon." Tio ja tre gravas en unuiĝanta Eŭropo. Plenkreskaj volontuloj helpos nin realigi tiujn taskojn. Ili havos okazon partopreni projekton financitan de Eŭropa Unio, kies organizantoj estas Fondumo Zamenhof kaj Itala Esperanto-Federacio.

 

    Ĉiu agado devas havi firmajn fundamentojn, kies rolon ludas ĉi-kaze vivsperto de maturaj homoj. Li esprimis: "Ni volas uzi ĝin, samtempe kontraŭagante la socian ekskludon de maljunuloj, kaj provante ke eĉ en matura aĝo oni povas ĉiam lerni ion novan. Ĝuste tial ni decidis realigi la internacian projekton de volontulado de plenkreskuloj."

 

    La partnero de la Fondumo estas Itala Esperanto-Federacio. La organizo gastigos en sia lando 6 polajn volontulojn, kies laboro daŭros 8 semajnoj. En tiu periodo ili havos okazon intrui Esperanton al lokanoj, organizi kulturajn eventojn sed ankaŭ ekkoni la italan kulturon kaj lingvon. La sama kvanto de Italoj vizitos Pollandon.

 

    En la projekto partoprenos homojn pli ol 50-jaraĝajn. Elektante kandidatojn ni konsideros antaŭ ĉio ilian motivadon por agado en la rolo de volontulo. Specialaj scipovoj ne estas necesaj, sed bonvena estas sperto en instruado aŭ organizo-kapabloj. La volontulado okazos en 2014 kaj 2015, precizaj datoj estos diskutitaj kun la volontuloj. La partopreno en la projekto estas tute senpaga.

 

(el Disvastigo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments