El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kim Moonkyong prelegis en Pekina Universitato

| 2014-03-20
Bookmark and Share

Teksto kaj foto de ZHANG SHUANG kaj USUI HIROYUKI

 


Profesoro Kim Moonkyong

 

    La 19an de marto en la Pekina Universitato profesoro Kim Moonkyong, konata ĉinologo el la Universitato de Kioto, prelegis sub la titolo "penso pri kompara orientazia literaturo -- ekzemple la orientazia literatura ĝenro konkurado inter du aŭ pluraj aferoj".

 

    Koreo Kim Moonkyong naskiĝis en Tokio, Japanio, en marto 1952, kaj nun estas profesoro de la Instituo de Homaj Sciencoj sub la Universitato de Kioto. Li engaĝas sin en la esploro de antikvaj ĉinaj romano kaj dramo, kaj liaj ĉefaj verkoj estas "Mondo de la Tri Regnoj", "Elektiktaj Ĉinaj Noveloj", "Noo kaj Pekina Opero" kpt.

 

    En la prelego profesoro Kim komparis la verkojn "Konkuro de Floro kaj Birdo", "Konkuro de Umeo kaj Neĝo", "Konkuro de Teo kaj Drinkaĵo", kreitajn de Deng Zhimo el Ĉinio en la malfrua periodo de la 16a jarcento, kun "Pri Pino kaj Umeo", "Pri Drinkaĵo kaj Manĝaĵo" kaj "Pri Teo kaj Drinkaĵo" el Japanio en la 15a kaj 16a jarcentoj, "Saliko kaj Umeo Konkuras pri Printempo" el la Koreio en la 17a jarcento kaj "Floro kaj Birdo Konkuras pri Kapablo" en la sama tempo el Vietnamio, kaj elmetis sian vidpunkton, ke la literatura ĝenro konkurado estas paralela en ĉiuj orientaziaj landoj.

 

    Li opiniis, ke kvankam ĉiuj apartenas al la ĝenro konkurado, dum la ĉina finiĝas je repaciĝo, tamen la japana, la korea kaj la vietnama havas la rezulton de venko kaj malvenko. Ekzemple je la fino de "Konkuro de Floro kaj Birdo" el Ĉinio la Dio de Printempo juĝas, ke la floro kaj la birdo estas egalaj, tamen "Saliko kaj Umeo Konkuras pri Printempo" el Koreio konkludas, ke umeo supervenkas salikon.

 

    Li prelegos plu en venontaj kelkaj semajnoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments