El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun John Phillip Key

| 2014-03-21
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj John Phillip Key  

 

    La 7an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro John Phillip Key.

 

    Xi rimarkigis, ke la du flankoj anoncis la rektan komercon inter la ĉina juano kaj la nov-zelanda dolaro, kio estas la nova punkto de la dulanda kunlaboro. Nov-Zelando havas ekonomie unikan avantaĝon, kaj Ĉinio -- vastan merkaton, tiel la du landoj havas grandan spacon por kunlaboro. La du flankoj devas akceli kunlaboron en agrikulturo, kaj samtempe disvolvi kunlaborojn en verda ekonomio, fuelo-ŝparado kaj redukto de karbona emisiado kaj altteknologio, kaj akceli interŝanĝojn en kulturo, edukado kaj turismo. Ĉinio volas kune kun Nov-Zelando klopodi por puŝi la ĉina-nov-zelandajn interrilatojn de ampleksa kunlaboro al nova nivelo surbaze de respekto, reciprok-profito kaj kungajno.

 

    John Phillip Key diris, ke Nov-Zelando respektas la kernajn interesojn de Ĉinio, kaj havas fortan deziron plifortigi kunlaboron kun Ĉinio. Nov-Zelando bonvenigas ĉinajn investojn. Kun respondeco kaj rigora normo, Nov-Zelando certigos la kvaliton de nutraĵoj eksportataj al Ĉinio. Nov-Zelando ankaŭ subtenas Ĉinion gastigi pintkunvenon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo en novembro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments