El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio denove difinis aliajn du regionojn por serĉado de la aviadilo MH370

| 2014-03-21
Bookmark and Share


La ĉina ŝipo "Haixun 01" veturas al la nove difinita marareo. 

 


Skemo de serĉado-regionoj nove difinitaj de Ĉinio  

 

    La 19-an de marto la serĉado de la aviadilo MH370 de la Malajzia Aviada Kompanio eniris en la 12-an tagon. Laŭ la sekvanta plano la Ĉina Centro por Surmara Serĉado kaj Savado denove difinis aliajn du serĉado-regionojn kun areo de ĉirkaŭ 300 mil kvadrataj kilometroj kaj difinis ankaŭ regionon, kie komercaj ŝipoj de Ĉinio faros serĉadon. Samtempe ankaŭ kelkaj aliaj landoj aktive daŭrigas sian serĉadon.

 

    Vespere de la 18-a de marto la ĉeloka komandejo de la ĉina ŝipo "Haixun 01" konigis, ke laŭ la sekvanta plano ĉinaj ŝipoj faros serĉadon en suda kaj norda regionoj ĉe marareo de Bengalo kaj ĉe tiu okcidente de Indonezio. La du regionoj havas areon de ĉirkaŭ 300 mil kvadrataj kilometroj.

 

    Laŭ konigo, la Ĉina Centro por Surmara Serĉado kaj Savado difinis la du novajn regionojn por serĉado konsiderante, ke la aviadilo MH370 eble flugis al du koridoroj sude kaj norde laŭ la informo anoncita de Malajzio en la 15-a de marto. Laŭ rilataj informoj aliaj landoj faris serĉadon en la markolo Malako kaj en la maro Andaman, aŭstraliaj aviadiloj serĉis la insularon Cocos kaj la insulon Christmas. Por redukti ripetan serĉadon kaj por altigi efikecon de la serĉado, la Ĉina Centro por Surmara Serĉado kaj Savado decidis fari serĉadon ĉe la insulo Sumatra.

 

    La Ĉina Centro por Surmara Serĉado kaj Savado denove difinis la regionon, kie ankaŭ komercaj ŝipoj de Ĉinio faros serĉadon, kaj postulas, ke la komercaj ŝipoj preterpasantaj la regionon iom reguligu sian navigan linion kaj helpu serĉadon en marareo de Bengalo, Indonezio kaj tiu okcidente de Aŭstralio. La centro anoncis al la fiŝkapta buroo de la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, ke ĝi aranĝu la ŝipojn, kiuj kaptos fiŝojn en profunda maro, helpi la serĉadon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments