Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Por Ĉinio ankoraŭ tre longa la vojo de dezerto-regado

| 2014-03-21
Bookmark and Share

de MENG JIA

 


Wang Wenbiao parolas en la 2-a Plena Kunsido de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK

 


Oazo en la dezerto Kubuqi 

 

    En la 2-a Plena Kunsido de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK okazinta la 7-an de marto Wang Wenbiao, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, premiito de la "Tutgloba Gvidanto en Dezerto-regado" kaj prezidanto de la Yili-a Resursa Grupo, proponis, ke oni reformu la politikojn pri dezerta tero kaj plimultigi la jarojn fiksitajn por kontrakta uzado de dezerta tero de 70 jaroj al 100 jaroj por liveri persistan movforton kaj mekanisman garantion kun la celo bridi la dezertojn en Ĉinio.

 

    Laŭ siaj propraj spertoj pri regado de la dezerto Kubuqi en Interna Mongolio en norda Ĉinio dum 26 jaroj, Wang Wenbiao eksplikis la malutilecon de la dezertoj kaj gravan signifon de la regado de ili. Li diris, ke por forigi malriĉecon oni devas regi dezertojn. Du trionoj da teritorio de Ĉinio estas en la okcidenta parto, kies triono estas dezertoj kaj tie vivas triono da malriĉaj loĝantoj de Ĉinio. Dezertiĝo de tero fariĝis unu el la originoj, kiuj kaŭzis ekstreman malriĉecon. Por forigi hazon oni devas regi dezertojn. Ĉiu-foja atako de hazo estas kaŭzita de polvo kaj sablo. Tial por forigi hazon oni devas ne nur "redukti ellason", sed ankaŭ grandforte konstrui parkojn en urboj kaj grandskale forstumadi. Tio estas unu el la gravaj spertoj de Usono pri regado de hazo en la 1930-aj jaroj.

 

    Por pligrandigi agrojn oni devas regi dezertojn. Ĉinio havas dezertojn de 2.6 miliardoj da muoj, el kiuj pli ol 700 milionoj da muoj estas regeblaj kaj utiligeblaj, kaj almenaŭ 300-400 milionoj da muoj povas esti transformitaj en fekundajn kampojn. Transformado de dezertoj grandege moderigos la premon al tero pli kaj pli seriozan en Ĉinio.

 

    Wang Wenbiao diris: "Dum la pasintaj 26 jaroj Ĉinio spertis regadon de dezertoj tre malfacilan kaj tre malglatan. Malfacile estas, ke la periodo por regi dezertojn estas tre longa kaj produkto de ĝia rezulto estas tre malrapida; malglate estas, ke la periodo de la politikoj pri dezerta tero estas tre mallonga kaj pro tio la cirkula disvastiĝo ne povas realiĝi." Li opinias, ke la regado de dezerta tero, ĝiaj plibonigo kaj utiligo, efikeco kaj periodo de ĝia ekspluatado devas esti trioblo de tiuj de agroj. Laŭ regulo de la dezertiĝo, memreboniĝo de unu centimetro da dikeco da dezerta tero bezonas 10 mil jarojn; ĝia artefarita regado bezonas almenaŭ kelkdek eĉ cent jarojn. Laŭ la politiko pri dezerta tero praktikata en Ĉinio, same kiel la tero en la kamparo la plej longa tempo por kontrakta uzado de dezerta tero estas 30 jaroj. Tio ne povas garantii la longtempan efikon de dezerto-regado kaj ne utilas al la daŭrigebla disvolvo de la dezerto-rega afero. Li proponis, ke oni devu stabiligi kaj teni la rilatojn de kontrakta uzado de dezerta tero, multigi la jarojn por kontrakta uzado de dezerta tero de 70 jaro al 100 jaroj, doni al la uzantoj de la tero rajtojn pri ĝiaj uzado kaj profito-ricevo, transigo kaj hipoteko de entreprenada trajto, kaj pri preno de la tero kiel garantio, difini respondeculojn por dezerto-regado kaj ekologio-konstruado kaj rilatajn posedantojn, kuraĝi sociajn fortojn disvolvi la ekologian industrion laŭ la merkata mekanismo, allogi pli multe da sagaculoj partopreni en verdigo de dezertoj kaj en ekologia industrio por verdigi dezertojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments