El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Pintkunveno de Nuklea Sekureco en Hago

| 2014-03-24
Bookmark and Share


Afiŝo pri la pintkunveno en Hago 

 

    En la 24a de marto en Hago, Nederlando inaŭguriĝis la du-taga Tria Pintkunveno de Nuklea Sekureco. En la kunveno prezidanto Xi Jinping elmetas opiniojn de Ĉinio pri nuklea sekureco. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio publike prezentas sian koncepton pri nuklea sekureco, kaj Ĉinio estas la unua lando, kiu prezentas la koncepton pri nuklea sekureco.

 

    Pli ol 50 gvidantoj el diversaj landoj kaj internaciaj organizoj kunvenas pri la temo "fortigi nuklean sekurecon kaj singardi kontraŭ nuklea terorismo".

 

    Antaŭgardi kontraŭ nuklea terorismo estas la konstanta temo en la sinsekvaj tri pintkunvenoj de nuklea sekureco. Nederlandaj amaskomunikiloj citis parolon de Dick Schoof, nacia kunordiganto de la Kontraŭ-terorisma Organizo kaj la Ministerio de Sekureco de la lando, ke fari nuklean bombon estas tre komplika procezo, kaj "se teroristoj kombinas sufiĉe da ordinaraj radioaktivaj materialoj kaj eksplodaĵoj, ili ne povas produkti nuklean bombon, tamen vi povas produkti 'malpuran' bombon kun minaco de radioaktive malpurigi grandan areon. Tio nuntempe estas granda defio por la mondo."

 

    En reala vivo oni ne trovas nuklean minacon de teroristoj, tamen se tio okazus, tio estigos katastrofon.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments