El Popola Ĉinio>头条新闻>

Miloj da katarakto-suferantoj akceptos senpagajn operaciojn en Tibeto, Ĉinio

| 2014-03-24
Bookmark and Share


Katarakto-suferanta tibetano ricevas ekzamenon. 

 

    La 23-an de marto la Handikapula Federacio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono publikigis la planon, ke Tibeto planas fari senpagajn operaciojn por ĉirkaŭ 3 mil katarakto-suferantoj kaj donos rigard-helpajn aparatojn por malbonvidadaj homoj en la kuranta jaro.

 

    La altebenaĵo Qingzang estas unu el la lokoj kun la plej alta vidadperda proporcio den la mondo, kaj tio plejparte estas kaŭzita de katarakto. Laŭkonigo, 50% da blindulaj infanoj povas retrovi sian vidadon per koncernaj operacioj aŭ kuracadoj.

 

    Cidanduoji, direktoro de la oftalmologia kuracejo de la urbo Lhasao, diris, ke frosta kaj oksigenmanka klimatoj kaj tro fortaj ultraviola radiado estas la ĉefaj kialoj de suferado de katarakto kaj blindiĝo en Tibeto. Cetere, la damaĝo de ultraviolo al vidado estas longtempa, pri tio rilataj departementoj de la tibeta registaro devas plidisvastigi la oftalmologiajn scionjn por tibetanoj en agrikultura kaj paŝta regionoj.

 

    Gong Demin, vicprezidanto de la menciita federacio, diris, ke en la jaro 2011 la federacio, higiena departemento, ruĝa kruco, tibet-subvencia fonduso kaj aliaj organizoj kune lanĉis la planon, ke antaŭ la fino de 2015 oni plenumos revidigajn operaciojn por 15 miloj da katarakto-suferantoj. Averaĝe oni faros 3 mil operaciojn ĉiujare. La pokapa operacia pago estas mil juanoj, kiom estos asignita de la tibeta financo kaj el filantropa donaco de la menciita fonduso kaj aliaj organizoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments