El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kontakto revivigas kantokonkurson

| 2014-03-24
Bookmark and Share

 

    En 2012 UEA decidis provizore nuligi la branĉojn "kanto" kaj "filmo" de la Belartaj Konkursoj. "Provizoraj" nuligoj ofte estas definitivaj, sed nun Kontakto decidis revivigi almenaŭ la muzikan konkurson. Kaj nun ankaŭ la publiko rajtos voĉdoni. Rogener Pavinski, la redaktoro de Kontakto, rakontis al ni, kiel la afero funkcios.

 

    Libera Folio: Kial vi decidis apartigi la muzikan konkurson?

 

    Rogener Pavinski: – Ni ne apartigis, sed vekis ĝin el la morto. La decido nuligi ĝin venis de la organizantoj de la Belartaj Konkursoj.

 

    -- En 2012, en la septembra numero de revuo Esperanto, aperis la decido suspendi la branĉojn "kanto" kaj "filmo" dum oni decidas pri ilia estonteco. Tiam Humphrey Tonkin atentigis ke indas fronti la problemon firme kaj definitive. Eĉ se la BA-aj konkursoj ne plu allogas partoprenantojn (jen mi parolas pri la branĉo muziko), estas ankaŭ fakto ke la Esperanto-muziko daŭre vivas. La kvanto kaj kvalitoj da artistoj kaj albumoj kiuj aperis la lastajn jarojn, pruvas tion. Tial estus granda bedaŭro fermi tiun branĉon kaj ne plu premii la verkojn muzikajn.

 

    -- Sed la BA-aj konkursoj ŝajnis al ni iom eks-modaj, tial ni decidis lanĉi novan konkurson, kiu per pli modernaj rimedoj povus taŭge, moderne kaj efike plenigi la spacon, kiun lasis la ĉesigo de la branĉo "kanto". Revuo Kontakto ja estas kultura, muzikema kaj samtempe apogas kaj disvastigas la Esperantan kulturon, tial mi kredas ke estas taŭga propono.

 

    Kiajn muzikaĵojn oni volas havi en la konkurso?

 

    -- Akcepteblas por la konkurso ĉia originala Esperanto-kanzono, verkita aŭ aperigita en la jaro 2013. La celo de la konkurso estas premii verkojn de la E-artistoj, kiuj verkas originale en la internacia lingvo. Estos du malsamaj konkursoj, nome Kanto de la Jaro kaj Albumo de la Jaro. La konkurso Kanto de la Jaro premios unuopan kantaĵon, negrave ĉu ĝi estis aŭ ne oficiale publikigita. La konkurso Albumo de la Jaro premios la plej bonan muzikan albumon. La aliĝo estas farata per la reto, samkiel la sendado de la konkursaĵoj. (Por Albumo de la Jaro, eblas konkursi per fizikaj k-diskoj, se tiel la konkursanto deziras.)

 

    Kiuj estos en la ĵurio, kaj laŭ kiuj principoj oni prijuĝos la muzikaĵojn?

 

    -- La ĵurio estos baldaŭ anoncita. Ĝin proponos la estraro de TEJO kune kun la Kultura Komisiono de TEJO, en kies kadro disvolviĝis la regularo de la konkurso. La ĵurio devas pritaksi la konkursaĵojn laŭ la jenaj kriterioj: komponado, muziko-aranĝoj, sonkvalito, muziktekstoj kaj (por la konkurso Albumo de la Jaro) grafika arto.

 

    Kiel okazos la publika voĉdonado?

 

    -- Per la reto. La publiko povos aŭskulti la konkursaĵojn kaj voĉdoni. La ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto, sen difinitaj kriterioj. La sistemo por tio ankoraŭ ne pretas, sed laŭ mi estas tre grave ke ankaŭ la publiko povos partopreni en la konkurso. Tiom grave ke por la konkurso Kanto de la Jaro ni kreis tute apartan premion de la publiko. Tio estas do unu el la novaĵoj de tiu konkurso, kiu diferencas de antaŭaj Belartaj Konkursoj. Ni tamen okazigas ĝin la unuan fojon kaj esperas plibonigi ĝin ĉiujare!

 

    Pli da informoj pri la konkurso troveblas en la retejo de Kontakto

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments