El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis ekspozicio de alkoholaĵoj

| 2014-03-25
Bookmark and Share


Inaŭguro de la ekspozicio 

 

    La 23an de marto en Luzhou, Sichuan-provinco inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Ekspozicio de Alkoholaĵoj. En la 56 000-kvadrat-metra ekspozicia centro troviĝas standoj de pli ol 420 ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj, je 20% pli multe ol la pasintjara. Ĝi estas la plej grandskala kaj influa internacia ekspozicio de alkoholaĵoj kun plej multe da specoj.

 

    Krom alkoholaĵoj la ekspozicio montras ankaŭ preskaŭ mil specojn da produktoj rilataj al produktado, vendado, pakado kaj loĝistiko de alkoholaĵoj, kaj tiuj pri turismo, financo, valorpapero, agrikulturo ktp.

 

    La ekspozicio varbis 300 volontulojn el luzhou-aj universitatoj por komunikado.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments