El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis en Ĉinio dokumetfilmo Diaoyu-insularo -- La Vero

| 2014-03-25
Bookmark and Share


Chris D. Nebe, reĝisoro de la dokumentfilmo Diaoyu-insularo -- La Vero  

 


Koverto de la dokumentfilmo Diaoyu-insularo-- La Vero  

 

    La 23-an de marto okazis en Pekino gazetara konferenco pri la dokumentfilmo Diaoyu-insularo -- La Vero farita de la usona filma kompanio Monarex. La filmo ĉiuflanke prezentis la fakton "la insularo Diaoyu apartenas al Ĉinio de antikveco" kaj urĝas Japanion vizaĝi al kaj introspekti pri la historio. Ekde la 24-a de marto la filmo estas oficiale debutita en Ĉinio.

 

    La filmo kun la longeco de 40 minutoj estas reĝisorita de Chris D. Nebe, usona reĝisoro, kiu kolektis 500 milojn da usonaj dolaroj kaj sendepende faris la filmon.

 

    La filmo retrorigardis la japanajn agresadojn al Ĉinio okazintajn depost la 1890-aj jaroj kaj rakontis la fakton, ke Japanio perforte okupis Diaoyu-insularon post la milito inter Ĉinio kaj Japanio en 1894. Ĝi kombis la estiĝon de la disputo kaj konstatis, ke la suvereneco de Diaoyu-insularo jam en antikveco apartenas al Ĉinio, kaj per tio urĝas Japanion vizaĝi al kaj introspeti pri la historio.

 

    Krome, la filmo registris la krimaĵojn far Japanio en la invada milito al Ĉinio, inkluzive de la Nankina Masakro kaj surhoma bakteria eksperimento far la japana trupo 731 al ĉinoj. Ĝi ankaŭ kritikis la neglekton fare de la usona registaro kontraŭ la ĝusta peto de Ĉinio pri la repreno de la insularo Diaoyu en la subskribo de la Traktado de Paco inter Usono kaj Japanio (Treaty of Peace with Japan) en Sankta Francisko en 1951.

 

    La reĝisoro diris pri sia motivo pri la farado de la filmo, ke okcidentaj amaskomunikiloj faris multajn negativajn raportojn pri Diaoyu-insularo, kaj al tio mankas senpartiaj informoj surbaze de la historia fakto, kaj nun jam venas la tempo publikigi la veron.

 

    Li diris, ke li planas projekcii la filmon en pli vastaj rondoj de la okcidenta komunumo. Li elsendos ĝin en la Publika Brodkasta Servejo de Usono kaj faras ĝin en DVD, kiu estas vendata en la retejo Amazon kaj spektebla kaj elŝutebla en ĉe www.monarex.com.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments