El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj vizitis la elementan lernejon Dongfang

| 2014-03-25
Bookmark and Share

Teksto de CHEN YE kaj fotoj de GU ZHENDI

 


Komuna fotiĝo ĉe la arbo por amikeco. 

 


Dieter Rooke kaj lernantoj 

 


Dieter Rooke donas lecionon. 

 


Wang Minhao (dekstre) donas lecionon. 

 

    La 20-an de marto kelkaj esperantistoj vizitis la elementan lernejon Dongfang en Changzhou de Jiangsu-provinco, Ĉinio. Ili estas Dieter Rooke el Svisio kaj lia edzino Liu Jun el Tianjin de Ĉinio, Ho Song el Koreio, Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj Zhang Changsheng, prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio.

 

    Ho Song instruis al lernantoj prononcojn de E-vortoj, kiaj semajno, jaro, monato, dato ktp kaj pliprofundigis ilian memoron per amuzaĵoj.

 

    Post la simpla instruado ili vizitis la E-ĝardenon en la lernejo kaj kunfotiĝis ĉe la arbo por amikeco. Poste ili revenis klasĉambron, kie lernantoj de la E-grupo post memprezentado prezentis Esperantajn kantojn. Dieter Rooke alte laŭdis la lernantojn, instruis al ili vortojn pri organoj sur la vizaĝo kaj pliigis ilian intereson pri lernado de Esperanto per malgrandaj ludoj. Wang Minhao korektis prononcojn de lernantoj kaj kuraĝigis ilin bone lerni Esperanton.

 

    La vizito pliprofundigis sperton de lernantoj pri Esperanto. Laŭ mi, Esperanto estas tre ĉarma. Ni lernu pli diligente kaj kontribuu por la bela idealo "granda harmonio de la homaro".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments