El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faris parolon en la Pintkunveno de Nuklea Sekureco en Hago

| 2014-03-26
Bookmark and Share


Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, iras al la kunvenejo.  

 

    La 24-an de marto en Hago, Nederlando, inaŭguriĝis la Tria Pintkunveno de Nuklea Sekureco kun la ĉeftemo "fortigi nuklean sekurecon kaj singardi kontraŭ nuklea terorismo". Al ĝi ĉeestis la gvidantoj, reprezentantoj kaj respondeculoj de sume 53 landoj kaj internaciaj organizoj. Mark Rutte, nederlanda ĉefministro, prezidis la kunvenon. Li invitis Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, unue fari parolon.

 

    Xi Jinping diris, ke oni devas pli bone utiligi la nuklean energion kaj realigi pli vastan disvolvon, nepre bone trakti diversajn nukle-sekurecajn defiojn kaj atente gardi la sekurecojn de nukleaj materialoj kaj koncernaj ekipaĵoj. Plifortigi la nuklean sekurecon estas daŭra procezo. Ni devas persisti la nukle-sekurecan koncepton kun racio, kunago kaj kunprogreso, meti la nukle-sekurecan procezon en la orbiton sane daŭrantan.

 

    Li emfazis, ke dum la pasintaj 50 jaroj de la disvolvado de la nukleaj aferoj, Ĉinio havigis al si bonan registron pri la nuklea sekureco. Ĉinio okazigis ĉiuflankan kontroladon al la tutlandaj nukleaj ekipaĵoj, senhalte perfektigas la ŝtatan leĝsistemon kaj nun faras koncernan administran regularon. Cetere, Ĉinio aktive antaŭenpuŝas la internaciajn kunlaborojn en ĉi tiu kampo.

 

    Ĉeestantoj klarigis la politikojn kaj rimedojn far de siaj landoj, ili unuanime opinias, ke plifortigo de la nulklea sekureco kaj antaŭgardo kontraŭ la nuklea terorismo estas gravaj defioj kune vizaĝantaj de la internacia socio en la venontaj kelkaj jaroj. Ĉiuj landoj havas la respondecon gardi la sekurecon de la nukleaj materialoj kaj ekipaĵoj, samtempe ili devas profundigi la internaciajn kunlaborojn, plifortigi la kunagojn, kaj starigi nukle-sekurecan sistemon internacian kaj subteni la Internacian Atomenergian Agentejon ludi sian kernan rolon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments