El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping atingis Lionon kaj komencis la ŝtataferan viziton al Francio

| 2014-03-27
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingas Lionon.  

 

    La 25an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingis Lionon kaj komencis sian ŝtataferan viziton al Francio. Franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius, speciala sendito de franca prezidento François Hollande, akceptis ĉinan prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan.

 

    Francio estas la dua celloko de la ĉi-foja vizito de Xi Jinping en Eŭropo. 2014 estas la 50-jara datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Xi Jinping esprimis, ke en la pasintaj 50 jaroj, la dulandaj interrilatoj ĉiam kuris antaŭ tiuj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Li esperas profunde interŝanĝi opiniojn kun franca prezidento François Hollande pri la interrilatoj kaj aliaj koncernaj aferoj. Li volas paroli kun francoj en diversaj kampoj kaj komune rezumos sukcesajn spertojn akiritajn en la pasintaj 50 jaroj, komune planos la estontecon por sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Dum la restado en Francio, li vizitos la ĉefstabejon de UNESKO en Parizo. Post Francio, Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Germanio, Belgio, kaj la ĉefstabejo de EU.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments