El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun Christine Lagarde

| 2014-03-27
Bookmark and Share


Li Keqiang (dekstre) interparolas kun Christine Lagarde en la intervidiĝo.  

 

    La 24-an de marto, Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis en la Popola Halo de Pekino kun Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso. Ili interŝanĝis siajn opiniojn pri la monda ekonomio kaj pri la kunlaboroj inter Ĉinio kaj la Fonduso.

 

    Li Keqiang diris, ke Ĉinio alte taksas la rolon de la Fonduso. Ĉinio esperas, ke la Fonduso daŭre antaŭenpuŝos la kunagojn de la makroekonomiaj politikoj de diversaj landoj, kiel eble plej frue distingi kaj juĝi la gravajn danĝerojn kiuj sin kaŝas en la monda ekonomio; perfektigos la internacian financan sistemon kaj praktikigos la fondusajn reformojn de organizaj porcioj kaj rega sistemo; persistos en la multflankismo, oponos kontraŭ la komerca protektismo, antaŭenpuŝos la ekonomian tutglobiĝon kaj klopodos por la realiĝo de kuna evoluo. Ĉinio volas daŭrigi la intimajn kunlaborojn kun la Fonduso.

 

    Christine Lagarde konsentas kun Li Keqiang en la opinio pri la situacio de la monda ekonomio. Ŝi esprimis, ke dum la klopodado de diversaj landoj, la monda ekonomio akiris pozitivan frukton, ĝi havas kreskan spacon dume kun kaŝantaj danĝeroj. Ĉinio sukcese faris reformadon, tio estas granda kontribuo al la mondekonomia disvolvado. La Fonduso alte taksas la reformadon de Ĉinio kaj volas plifortigi la kunlaborojn inter la du flankoj, strebi al la realiĝo de la fondusaj reformoj, antaŭenpuŝi la regadon de la monda ekonomio por ke ĝi havu aktivan progreson kaj akceli la stabilan kreskadon de la monda akonomio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments