El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvarokula fiŝo trovita en profunda maro

| 2014-03-27
Bookmark and Share


Kvarokula fiŝo  

 


Flanko de la fiŝo

 

    La 24an de marto la brita ĵurnalo "La Spegulo" raportis, ke sciencistoj en la Anatomio-Instituto sub la Tubingen-Universitato, Germanio, trovis kvar-okulan 18-centimetran fiŝon je mil metroj sub la maro Tasman, Nov-Zelando.

 

    Ĝi nomiĝas glaskapa barel-okula fiŝo, kies kvar okuloj havas 360-gradan vidon. La sciencistoj, kiuj trovis ilin, opiniis, ke la ekstraj okuloj helpas la fiŝon trovi ĉasaĵon, rivalon kaj potencan parulon.

 

    La fiŝo alinome Rhynchohyalus Natalensis vivas ĉefe en loko je 800 ĝis 1 000 metroj sub akvo. La unua paro da du rondaj okuloj kiel bareloj rigardas supren kaj helpas ĝin trovi kaŝitajn ĉasaĵon aŭ rivalon. La alia paro da du arĝentaj okuloj ĉe la du flankoj de ĝia kapo havas spegul-similan lenson kaj retinon, per kiu ĝi povas observi la aĵon sub aŭ malantaŭ la korpo. La kvar okuloj faras la fiŝon bizara.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments