El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Ĉinaj geamikoj

| 2014-03-27
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    La ĉina afableco bonvenigis kaj akompanis min tagon post tago dum la lastaj monatoj, jam preskaŭ unu jaron. Mi trovis novajn geamikojn, certe multaj el ili estas lokaj samideanoj, sed aliaj tute ne havas rilatojn al la ĉina esperantistaro kaj ŝajne tute ne intencas lerni nian "internacian lingvon", "mi devas nepre plibonigi mian anglan" diras iu, "mi jam bone scipovas la anglan, sed mi nun studas la hispanan" respondas alia, "eble kiam mi emeritiĝos" tiele ĝentile refuzis lerni Esperanton iu, kiu eble volis montri al mi ian intereson por la afero.

 

    Ĉi tie la problemo estas la ega grandeco de la urbo, certe la pekina metroo kapilara kaj efika multe helpas, tamen la dimensioj ĉiam gravas. Do, vole nevole, krom dum la ferioj, ofte oni havas pli da ŝancoj, renkontiĝoj en QQ (ĉina retejo por interŝanĝi mesaĝojn aŭ interparoli, iel simila al Skajpo) ol persone.

 

    Mi konstante kontaktiĝas kaj renkontiĝas kun ĉinaj geamikoj. Iuj el ili estas aparte karaj al mi.

 


En iu kafejo en la tradicia pekina strato Guozijian kune kun Emily kaj Gabriel 

 

    Long Zhang estas juna kaj aktivega esperantisto, fakulo pri novigado kaj informadiko. Mi konatiĝis kun li jam kelkajn semajnojn post mia alveno, kiam la prezidanto de la Pekina Esperanto Asocio invitis min por fari prelegon pri la Esperanto-agado en Italio okaze de la monata kunveno.

 

    Sekve, dum la tuta tagmanĝo, mi babilis kun LZ, kiu ilustris al mi la plurajn ŝancojn por negoci sukcese en la mondo per EO. Mi ne certas, ĉu la komerca estas la plej ĝusta uzo de la lingvo, tamen mi ekĝojis pro tiuj konkretaj kaj realigeblaj ideoj, kiuj iel povus helpi E-on por diskoniĝi. Ekde tiam ni renkontiĝas kiel eble plej ofte kaj daŭrigas tiun someran babiladon.

 

    Ĝis nun ni ne konkretigis niajn multajn ideojn, ne fondis firmaon aŭ organize por realigi negocon per EO, tamen li donis al mi gravajn sugestojn kaj efike helpis min por iom pli kompreni Ĉinion. Li daŭre insistas por ke mi vizitu lin en lia hejmurbo, Chengdu, pri kiu li aparte fieras. Same mi esperas iam montri al li mian Romon.

 

    Elena estas junulino multe engaĝita en sociaj aferoj. Ni kune kun aliaj geamikoj ne malofte kune vespermanĝas. Mi havas la impreson, ke ĉi tie pluraj gravaj aferoj okazas ĉe la tablo: negoco, amikeco ktp eble havos pli da bonŝancoj dum tag- aŭ vespermanĝoj.

 

    Iam mi demandis ŝin, kio estas ŝia ĉina revo, ĉar mi fariĝi scivolema pri tiu ĉi afero de la ĉina revo, pri kiu oni sufiĉe ofte parolas. "Mi volas vivi kiel vi, skribi en blogo kaj vojaĝi!". Tio surprizis min, ĉar mi neniam pensis, ke mia vivo povu esti temo por revi. Elena naive sed efike memorigis min, ke oni, mi inkluzivita, devus ĉiam pli atente apreci tion, kion oni havas.

 


Dum vespermanĝo en ĉina vegetarana restoracio, de maldekstre Gabriel, Elena, Long Zhang (Urso) kaj mi 

 

    Emily estas kvazaŭ ikono de la nuntempa ĉina pli malpli juna generacio, dinamika kaj nelacigebla.

 

    Ŝi laboras la tutan semajnon en iu ĉina financa firmao, ĵaŭde vespere kiam ŝi eliras de ŝia oficejo partoprenas klason por lerni la anglan, "ĉar mia angla ankoraŭ ne estas tute perfekta!", klarigis ŝi al mi. Dimanĉe de matene ĝis vespere ĉe la Pekina Normala Universitato ŝi lernas la ĉinajn literaturon kaj tradiciajn karakterojn. Krome dum la tagmanĝaj paŭzoj aŭ sabate ŝi volontulas por sociaj projektoj kiel fotistino (ŝi havas profesian diĝitan fotilon).

 

    Dum ŝia malmulta libera tempo foje ni renkontiĝas, trinkas kafon kaj babilas pri vojaĝoj, baldaŭ ŝi iros al Birmo: irrevena flugo, vizito al la ĉefurbo, muzeoj kaj temploj en 5 tagoj. Mi nepre ĝuos ŝiajn fotojn.

 

    Irene mi renkontis en Turkio antaŭ kelkaj jaroj. Ni konatiĝis dum seminario pri internacia negoco ĉe la prestiĝa Istanbula Teknika Universitato, kies estraro invitis nin kaj aliajn gejunulojn el la tuta mondo partopreni tre interesan forumon.

 

    Jam tiam Irene konfesis al mi sian ĉinan revon: fariĝi sukcesa negocistino. Dum jaroj ni restis en kontakto telefone kaj interrete. Ĉinio estas mia pasio ekde mi estas infano, tamen mia amikino multe kontribuis al pliiĝo de mia intereso kaj pri la lando kaj pri la lingvo. Kiam la pasintan oktobron mi vizitis ŝin kaj ŝian fianĉon en Ŝanĥajo, ili vere afable zorgis pri mi. Tie Irene sciigis min pri io mirinda: baldaŭ, ĉisomere, ŝi estros sian propran oficejon sub la komerca kompanio por kiu ŝi laboras. Ŝi havas celon: profite negoci kaj doni laborŝancojn, sed nur al virinoj, precipe al tiuj el la plej foraj ĉinaj provincoj.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments