El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina turisma agentejo CYTS deklaris paŭzi kunlaboron kun la Malajzia Aviada Kompanio

| 2014-03-28
Bookmark and Share


La agentejo CYTS publikigas siajn urĝajn rimedojn por trakti la turismajn aferojn pro la evento de la malajzia aviadilo MH370  

 

    La evento de la malajzia aviadilo MH370 havas pli kaj pli grandan influon al la ĉinoj, kiuj ne volas vojaĝi al Malajzio. En la 26-a de marto, deklaris la ĉina turisma agentejo CYTS, ke ili paŭzas kunlaboron kun la Malajzia Aviada Kompanio.

 

    Laŭ statumo, estis pli ol milionoj da ĉinaj turistoj en Malajzio, kaj la nombro atingis 1.5 milionojn da homoj en la jaro 2012. Malajzio esperis ke en la jaro 2014 ĉinaj turistoj en Malajzio atingos ĉ. 2 milionojn da homoj kaj la enspezo de turismado -- 13 miliardojn da britaj funtoj. Sed nun, influita de la aviadila akcidento, neniu el la ĉinaj turistoj volas vojaĝi al Malajzio, kvankam la prezo estas tre malalta. La ĉinaj turismaj agentejoj ŝanĝis siajn turismajn itinerojn kaj aviadajn kompaniojn por trakti la nunan problemon.

 

    Pro sinsekvaj akcidentoj de la Malajzia Aviada Kompanio, ĉinaj turistoj maltrankviliĝas pri la sekureco. Tial CYTS deklaris paŭzi kunlaboron kun la Malajzia Aviada Kompanio. CYTS ankaŭ promesis, ke ili redonos la tutan monon al la turistoj, kiuj volas nuligi la vojaĝan planon al Malajzio. Ili ŝanĝas la aviadan kompanion en aliaj vojaĝ-planoj kunlaborantaj kun la Malajzia Aviada Kompanio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments