Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Kial la privatigo de tero ne taŭgas por la reformado de tero en la ĉina kamparo?

| 2014-03-28
Bookmark and Share

de WEN TIEJUN*

 

    La problemo pri "kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj" ekzistas ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en multaj disvolviĝantaj landoj. La landoj en orienta Azio inkluzive de Japanio kaj Koreio, eĉ tiuj en la tria mondo devas serioze konsideri la problemon pri vivrimedoj de la kamparanoj, daŭrigebla disvolviĝo de la kamparo kaj stabileco de la agrikulturo.

 


Gren-kampo en la urbo Zhangjiagang de la provinco Jiangsu 

 

    La ideo "privatigo de tero kaj merkatigo de cirkulado nepre kondukas agrikulturon al skala entreprenado" elmetita de la ĉefa fluo de akademia rondo en la okcidentaj landoj ne taŭgas al la stato de Ĉinio. Privatigo de tero estas alarma linio de la reformado de tero en la ĉina kamparo. Ĉar post praktikado de la okcidenta politiko pri "privatigo de tero kaj merkatigo" preskaŭ ĉiuj grandaj disvolviĝantaj landoj kun pli ol 100 milionoj da loĝantoj troviĝis en la malfacila situacio, ke terkulturistoj ne havas sian teron kaj multaj slumoj aperis en urboj. Tio kaŭzis socian tumulton.

 

    Tiri lecionojn el aliaj landoj

 

    Ĉu Hindio, Meksikio, ĉu Brazilo... ĉiuj disvolviĝantaj landoj kun granda nombro da loĝantoj vizaĝas al la komuna malfacilo -- dum la industriiga procezo ili ricevis primitivan akumuladon de kapitalo el "kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj", samtempe la industriigo alportis al ili serion da perdegoj en resursoj kaj eĉ fariĝis kaŝita danĝero por la socia disvolvado. En tiu malfacila situacio, senbrida privatigo de tero kaj ĝia libera negoco ne nur ne povas rapide kaj malmult-koste realigi industriigon kaj modernigon de la agrikulturo, sed ankaŭ rezultigos malprosperon de la kamparo kaj bankroton de la malgranda kampara ekonomio, rezultigos ankaŭ, ke amasoj da kamparanoj, kiuj perdis sian teron, iris en urbojn kaj tie ne povas dungiĝi. Finfine realiĝis slumiĝo de urboj anstataŭ urbanizo.

 


Sceneja foto de la filmo "Milionulo en Slumo" 

 

    Prenante Hindion kiel ekzemplon: Hindio kaj Ĉinio ambaŭ estas disvolviĝantaj landoj plej grandaj en la mondo. La proporcio de la kulturata tero de Hindio kaj ĝia pokapa kulturata tero estas pli grandaj ol tiuj de Ĉinio, kaj ĝia natura kondiĉo de la agrikulturo estas pli avantaĝa ol tiu de Ĉinio. La privatigo de tero kaj libera cirkulado de merkatigo alportis al Hindio, ke triono da kamparanoj ne havis sian teron en la kondiĉo de ter-proprieto de terposedantoj kaj plantejo-posedantoj, naskiĝis gerilaj taĉmentoj en la kamparo kaj slumoj en urboj. La filmo "Milionulo en Slumo", kiu ricevis 4 premiojn de Oscar en la jaro 2009, prezentis legendan sperton de junulo vivanta en slumo de Bombajo.

 

    Antaŭ 100 jaroj okcidentanoj ekantaŭenigis koloniigon en Meksikio. Ĝia rezulto estis grandega malmultiĝo de indiĝenoj kaj pro tio la meksika ter-resurso estas relative riĉa. Por havigi teron al tiuj, kiuj ĝin kulturas, eksplodis en Meksikio revolucio kaj poste okazis la Cárdenas-a reformado. La tutglobiĝo de kapitalo kaj liberkomerca regiono en norda Ameriko lanĉitaj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento rapidigis la procezon por restarigi privatigon de tero kaj tiun por merkatiga centralizado. La rezulto estis rezisto de la socio -- la Zapatista Naciliberiga Movado, kiu daŭris 10 jarojn.

 

    La naturaj kondiĉoj de Brazilo ne nur estas pli avantaĝaj ol tiuj de Ĉinio kaj eĉ estas multoble bonaj ol tiuj de Meksikio. La proporcio de urbanizado en Brazilo atingis 82%, la pokapa enspezo de la lando iam proksimiĝis al 8 mil usonaj dolaroj kaj farmoj videlas en ĉiuj lokoj de la lando. Tamen tie iam okazis tutlanda malsatego kaj grandskala "movado de senteraj kamparanoj", kaj en ĉiu granda urbo estas grandaj slumoj loĝataj de miliono da malriĉuloj.

 


Knabo en slumo de Rio-de-Ĵanejro de Brazilo 

 

    Estas multaj lecionoj de malsukcesoj pro blinda kopio de "privatigo de tero kaj merkatigo". Supre menciitaj faktoj fariĝis averto de reformado de tero en la ĉina kamparo.

 

    Post la Dua Mondmilito modernigo de agrikulturo kaj urbanizado realiĝis en Japanio, Koreio kaj Taiwan de Ĉinio en orienta Azio. Tio profitis de la bona tempo post la milito kaj de la subteno de Usono, profitis de tio, ke ili ne simple kopiis la dogmon pri "privatigo kaj merkatigo", profitis ankaŭ de longtempa persisto en stabiligo de la kamparo per kunlaboroj de malgrandaj kamparaj ekonomioj, de la firma haltigo de interveno de ia ajn forma ekstera kapitalo en la agrikulturo kaj en la kampoj koncernantaj al la agrikulturo, profitis de kompenso de la kolektiva kooperativa ekonomio al la nesufiĉeco de la agrikultura produktokampo per profitoj el la kampoj koncernantaj al la agrikulturo.

 

    La reformado de tero en la ĉina kamparo devas garantii du liberecojn de la kamparanoj

 

    Ĝis nun Ĉinio akiris du tre gravajn atingojn en konstruado de la "kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj". Unu el ili estas, ke dum la periodo por rapidigi industriigon kaj urbanizadon ne aperis nombro da slumoj. La alia estas, ke oni liveradas al la kamparanoj bazan garantion por vivtenado laŭ la nombro de la loĝantaro kaj ter-proprieto posedataj de ĉiu familio.

 


Kamparanoj irantaj al urboj por labori

 

    La sperto post la du atingoj estas du liberecoj de la ĉinaj kamparanoj -- ili bezonas ne nur libere eniri en urbojn por labori kaj fari komercadon, sed ankaŭ libere reveni al sia hejmloko por terkulturado. Tiu baza sistemo pri liberaj eniro kaj reveno praktikata en la ĉina kamparo estas tiu spertinta praktikajn ekzamenojn dum longa tempo kaj ĝenerale konforma al la nacia cirkonstanco de Ĉinio.

 

    Nuntempe Ĉinio estas en tutgloba konkuro kaj multaj nedifinitaj faktoroj aŭ danĝeroj probable fariĝos riskoj en ĉiu ajn tempo. Eksplodo de krizoj kaŭzis senlaboriĝon de granda nombro da laborantoj. Tio iam okazis en multaj landoj. Nun en Ĉinio ankaŭ ekzistas tiu latenta krizo. La serioza superabundo de produkto-kapablo en la industrio kaj fabrika industrio kaŭzis multe da latenta malbona prunto de financo kaj eble kaŭzos krizojn kaj eĉ senlaboriĝon de multaj homoj.

 

    Se la privatigo de tero kaj ĝia libera negoco estus permesitaj, unuflanke granda nombro da kamparanoj perdos sian teron, aliflanke la kamparanoj, kiuj perdis sian teron kiel bazo por vivteni en la kamparo, ne povas havi bonan pozicion en urboj. La rezulto eble estos pliigo de sulmiĝon en urboj kaj tiu de socia konflikto en la kamparo.

 


La kamparo de Wuyuan en la provinco Jiangxi  

 

    Ĉinio ellaboris striktan sistemon pri protekto de agroj. Por protekti agrojn oni devas ne nur dependi de la centra registaro, sed ankaŭ ludi la rolon de la kamparanoj. Oni povas fari esploradon pri starigo de sinteza asocio de kamparanoj por aranĝi kamparanojn partopreni en traktado pri tero kaj protekti ilian teron. 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    * La aŭtoro estas profesoro de la Agrikultura kaj Kamparo-Disvolva Instituto de la Ĉina Popola Universitato.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments