El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Svisa e-isto Dieter Rooke en Ŝanhajo

| 2014-03-28
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de WANG MINHAO

 


S-ro Dieter en instruo de Esperanto en la mezlernejo Xiangming de Ŝanhajo 

 


S-ro Dieter kaj esperantistoj en Ŝanhajo  

 


S-ro Dieter kaj esperantistoj en Ŝanhajo  

 

    Invitite de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, s-ro Dieter Rooke, samideano el Svislando, vizitis Ŝanhajon inter la l5-a kaj la 21-a de marto. En la jaro 1986 s-ro Dieter por la unua fojo vizitis Ĉinion, kaj partoprenis en la 71-a UK. Tiu ĉi fojo estas lia kvara vizito al Ĉinio. Kaj ĉiufoje li okupiĝas pri Esperanta agado dum sia vizito.

 

    Dum lia restado en Ŝanhajo la Ŝanhaja Esperanto-Asocio dufoje organizis la kunsidon kun lokaj esperantistoj. Ili diskutis pri la temo "la Idealo kaj realo de Esperanto" kaj "Instrumetodo de Esperanto". Je la 18-a de marto s-ro Wang Minhao, la prezidanto de la asocio akompanis s-ron Dieter viziti Esperanto-kurson en la mezlernejo Xiangming, kiu funkciigis Esperanto-kurson por unualernojaraj lernantoj ekde la kuranta semestro kiel postleciona kurso. En la kurso s-ro Dieter donis la lecionon por la lernantoj, kaj lia instruado de Esperanto tre interesis ilin.

 

    Dum sia restado en Ŝanhajo s-ro Dieter kun profunda estimo vizitis la statuon de Mao Zedong en Orient-Ĉina Instruista Universitato kaj la statuon de Karlo Marks kaj Friedrich Von Engels en Parko Fuxing. Krome en Ŝanhajo li ankaŭ vizitis la malnovan loĝejon de s-ro Sun Jatsen, la pioniro de la ĉina demokratia revolucio.

 

    Je la 21-a posttagmeze s-ro Dieter speciale veturis al la urbo Zaozhuang por viziti Esperanto-muzeon.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments