El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Nia trezoro: Lusin

| 2014-03-28
Bookmark and Share

 

    Anna Aĥmatova, Anatole France, Jack London, Pablo Neruda, George Sand, Stendhal, Mark Twain, Moliero kaj Voltero, – kio kunigas ilin? Jes, ili estas verkistoj, sed, krome, temas pri pseŭdonimoj. Ankaŭ Lusin (= Lu Sin, Lu-Ŝin, Lu Xun, Lu Hsün), fondinto de la moderna ĉina literaturo kaj la plej populara ĉina verkisto de la unua duono de la 20a jarcento, estas pseŭdonimo, kiun la verkisto unuafoje uzis en sia 37a vivojaro, subskribinte sian rakonton La taglibro de frenezulo, inspiritan de la similtitolaĵo de Gogolj.

 

    Zhou Zhangshou naskiĝis la 25an de septembro 1881 en Shaoxing (provinco Zhejiang) en klera, sed neriĉa familio, laŭdire en la 32a generacio de la ĉina verkisto kaj filozofo Zhou Dunyi, fondinto de la novkonfuceanismo. Studentiĝinte en 1898 en la Jiangnan-a mararmea akademio en Nankino, li ŝanĝis sian nomon al Zhou Shuren, kaj daŭrigis studi en la mina kaj fervoja fako de la Jiangnan-a armea akademio. Tamen influite de la suferoj de sia patro, mortinta pro ftizo, li ekstudis medicinon en la Medicina Instituto en Sendai (Japanio), kiel la unua eksterlanda studento, sed ne finis la studojn, konvinkiĝinte, ke "pli gravas kuraci ne la korpojn, sed la animojn".

 

    En Japanio li komencis traduki el la rusa kaj eŭropa literaturoj (laŭ japanaj tradukoj) kaj ekverkis pri temoj sociaj kaj literaturaj. En 1909 li revenis al Ĉinio, laboris en lernejoj, kaj post la revolucio (1911) – en la kleriga ministerio: unue en Nankino, poste en Pekino. Samtempe li daŭrigis la verkadon kaj socian agadon. Ekde 1920, sen forlasi la ministerian oficon, li ekinstruis literaturon en la Pekina Universitato kaj en la Pekina Pedagogia Altlernejo.

 

    Kiel dirite, la nomo Lusin unue aperis sub La taglibro de frenezulo, aperinta en la maldekstra revuo Nova Junularo. Ĉi tiu verketo famigis lin, kaj la 60-paĝa novelo La ĉefa historio de A-Q (1921-22) faris lin la plej legata verkisto en Ĉinio. Entute, li verkis tri novelarojn (Krioj, Vagado, Malnovaj legendoj nove redaktitaj), kolekton de "prozaj poemoj" Sovaĝa herbaro, multegajn eseojn, felietonojn kaj satirojn, kaj daŭre tradukis (precipe el rusaj kaj sovetuniaj aŭtoroj), redaktis gazetojn, kompilis antologiojn, partoprenis en la socia agado. En 1930 li kunfondis Union por Libereco kaj Union de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj. La 19an de oktobro 1936 li mortis en Ŝanhajo pro ftizo. Liaj restaĵoj estas en maŭzoleo en la Ŝanhaja parko kun la nomo Lusin.

 

    Plurfoje Lusin esprimis sian subtenon al Esperanto, kiu enradikiĝis en Ĉinio post la revolucia jaro 1911a. Li estis bone informita pri la lingvo kaj movado danke al sia frato Zhou Zouren – aktiva esperantisto, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio (ekde 1922). Dum 1916-19 en Nova Junularo okazis polemiko pri Esperanto. La 4an de novembro 1918 Lusin partoprenis la polemikon per la artikolo River-transiro kaj vojkondukado, en kiu li komparis Esperanton kun boato, atentiginte, ke eble oni iam konstruos pli perfektan motorŝipon, sed se oni nun neglektus la boaton, oni neniam konstruos ŝipon kaj do ne transiros la riveron.

 


Jeroŝenko (sidas la kvina de maldekstre) kaj Lusin (la sesa de maldekstre) inter pekinaj esperantistoj en 1922. 

 

    La ruslanda blinda esperantisto kaj verkisto Vasilij Jeroŝenko (Eroŝenko), en majo 1921 estis arestita en Japanio kaj poste sendita al la Ĉeamura Zemstva Lando – bufra regiono inter Ruslando kaj Japanio. De tie Jeroŝenko, laŭ invito de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), en oktobro 1921 venis al Ŝanhajo. Tiam Lusin tradukis el la japana kelkajn liajn novelojn kaj eldonis ilin en januaro 1922 kune kun la aktiva esperantisto kaj ĵurnalisto Hujusz. En marto 1922 Jeroŝenko venis al Pekino por instrui Esperanton kaj muzikon en la Pekina Universitato (lin invitis la rektoro, esperantisto Cai Yuanpei, la unua kleriga ministro de la Ĉina Popola Respubliko), kaj Lusin gastigis lin en sia hejmo. En julio 1922 Jeroŝenko forveturis al Helsinko por partopreni la 14an UKon, revenis al la hejmo de Lusin en novembro kaj definitive forlasis lin en somero 1923, forveturinte al la 23a UK en Nurenbergo. Dum lia foresto Lusin verkis pri li la novelon La komedio de la anasoj, kiu konigis Jeroŝenkon en Ĉinio.

 

    En julio 1923 fondiĝis Pekina Esperanto-Lernejo (PEL), kies rektoro iĝis prof. Cai Yuanpei, kaj Lusin, unu el la direktoroj, gvidis en PEL dum du jaroj kurson pri la ĉina literaturo kun du lecionoj ĉiusemajne.

 

    Ankaŭ poste Lusin subtenis Esperanton, ekzemple, per subvencioj al PEL, ŜEA (kies komitatano en la fino de la 1920aj jaroj estis la eminenta ĉina verkisto Bakin) kaj al ŝanhaja gazeto La Mondo; partoprenis esperantistajn kunvenojn; volonte publikigis en gazetoj, kiujn li redaktis, artikolojn pri Esperanto. Lusin instigis studentojn en PEL traduki beletraĵojn el Esperanto, ankaŭ Esperantajn tradukojn el naciaj literaturoj. Ekzemple, li redaktis la ĉinan tradukon de Johano la Brava de Petőfi, kiun Sun Yong faris laŭ la Esperanta traduko de Kalocsay, antaŭpagis la eldonkostojn kaj donis honorarion al Sun Yuong, kiu poste tradukis ĉinen La kapitanfilinon de Puŝkin kaj aliajn verkojn.

 

    Tre malsana, Lusin en aŭgusto 1936 malgraŭ suferoj denove respondis la demandon de La Mondo pri Esperanto, senditan al pluraj ĉinaj verkistoj. Lusin listigis tri motivojn, pro kiuj li aprobas Esperanton:

 

    1) ĉar ĝi povas unuigi ĉiujn homojn en la mondo – precipe la subprematajn;

 

    2) pro la propra profesio, eble ĝi povas servi al interkonigo de literaturoj;

 

    3) pro tio, ke mi vidas kelkajn esperantistojn, kiuj estas super la hipokritaj egoistoj.

 

    Ĉi tiu respondo, aperinta en oktobro, la monato en kiu Lusin mortis, fariĝis kvazaŭ adiaŭa mesaĝo de la granda ĉina verkisto al la monda esperantistaro.

 

    Ĉinaj esperantistoj alte taksis la subtenon de Lusin kaj tradukis la tutan beletran verkaron de Lusin kaj eldonis ĝin en Esperanto.

 

Aleksander Korĵenkov

 

    Lusin en Esperanto

 

    Verkoj de Lusin en Esperanto

 

 

    La vera historio de AhQ / Trad. Shen Min Chun. Ŝanhajo: Eld. Kooperativo, 1930. 146 p.

 

    La vera historio de AhQ / Trad. Shen Min Chun. Pekino: Ĉina Esperanto Eld., 1934. 146 p.

 

    Elektitaj noveloj. Hong Kong: Orienta Kuriero, 1939. 139 p.

 

    Sovaĝa herbaro / Elĉinigis Saint Jules Sü. Ŝanhajo: Ŝanghaja Esperantista Ligo, 1951, 65 p.

 

    Noveloj de Lusin / Trad. Elpin, I. Ko, Pandiŝo, Saint Jules Zee, Tikos, Venlo Fon, Yang Yongsen. Pekino: Ĉina Esperanto-Ligo, 1963. 463 p.

 

    Noveloj de Lusin: Plena kolekto / Trad. Elpin, I. Ko, Pandiŝo, Saint Jules Zee, Tikos, Venlo Fon, Yang Yongsen]. Pekino: Fremdlingva Eld., 1974. 488 p.

 

    Sovaĝa herbaro. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1974. 87 p.

 

    Benopeta ofero: Bildlibro / Pentrita de Jonghiang, Hongjen, Jau Kiau. Pekino: Fremdlingva eld., 1978. 57 p.

 

    Matenaj floroj kolektitaj en vespero. Pekino: El Popola Ĉinio, 1981. 159 p.

 

    (Noveloj kaj eseoj de Lusin aperis ankaŭ en Literatura Mondo, El Popola Ĉinio kaj en aliaj gazetoj.)

 

    Pri Lusin en Esperanto

 

    Ge Baoĉjuan. Lusin kaj Esperanto // El Popola Ĉinio, 1961, №6, p. 264-266.

 

    Ding Gingtang, Ŝen Pongnian. Pri Lusin – la fondinto de ĉina moderna literaturo // El Popola Ĉinio, 1962, №5, p. 199-202.

 

    Lusin: granda revoluciulo, pensulo kaj literaturisto / Komp. Ŝen Hin, Ĝong Hjuda kaj Ma Li. Pekino: Fremdlingva Eld., 1975. 32 p.

 

    Lusin kaj Esperanto // Esperanto, 1981, №7-8, p. 126-129.

 

    Mine Yositaka. La vivo kaj verkoj de V. Eroŝenko // Esperanto, 1990, №12, p. 225-228.

 

    Mai Wenbiao. La Pekina Universitato kaj Esperanto // http://www.elerno.cn/elibro/ la_pekina_universitato_kaj_esperanto.pdf (25 dec 2006).

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/lusin/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments