El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rekordoj, interesaĵoj, jubileo ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014

| 2014-03-31
Bookmark and Share

 

    Ĝuste antaŭ 30 jaroj, en fino de februaro 1984 estis fondita nia malgranda entrepreno Lingvo-Studio, kiu estis kaj estas kerno de la nuna Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj".

 

    Ne multaj firmaoj ĝisvivas tiun aĝon, ĉefe ne en Esperantujo, do ni festas kun ĝojo la datrevenon! Dum la pasintaj 30 jaroj ni funkciis kiel Esperanta sonstudio, eldonejo, redakcio, kaj ni organizis IJS-n, realigis plurajn rekordojn per la gazeto Eventoj, kaj plurajn aliajn kun nia nuna Esperanto-Lingvolernejo.

 

    Kelkaj el niaj fierataj aferoj:

 

    - Antaŭ la interreta epoko dum 10 jaroj ni eldonis la novaĵgazeton Eventoj, kiu per sia 2-semajna (!) aperito estis tiam la plej ofta Esperanto-informilo. Ĝi havis abonantojn en pli ol 65 landoj...

 

    - Eventoj estis la unua (?) gazeto, kiu havis regionajn represaĵojn: la budapeŝta preseja originalo estis sendita per rapida poŝto al Pollando, Rusio kaj Litovio, kie oni presis kaj distribuis ĝin al enlandaj abonantoj - kun aldono de sia enlanda informilo...

 

    - Eventoj estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: "eventoj.hu" kaj Eventoj estis la unua, kiu publikigis senpage en interreto sian tutan arkivon! (Pli frue tio ne estis kutimo.)

 

    - La vorton "Lingvo" ni registris por 10 jaroj kiel leĝe protektita varmarko, kaj du niaj universitataj diplomverkoj (ambaŭ pri merkatiko) analizis la agadon de Lingvo-Studio.

 

    - Ekde dekkelkaj jaroj ni funkciigas Esperanto-Lernejon en Budapeŝto, kiu estas verŝajne la plej (?) granda en Esperantujo. Tri komplete instalitaj lernoĉambroj en 110 kvadrataj metroj, kie la Esperantajn kursojn gvidas 5-8 instruistoj laŭ kontraktoj... Lernis la lingvon ĉe ni ĝis nun pli ol tri mil personoj... (!) - Mi nur bedaŭras iomete, ke pri tiuj sukcesoj oni ne trovas informojn en la revuo de ILEI.

 

    - Laŭ mia scio nia instruila pakaĵo "Sukcese ĝis la E-ekzameno..." estas la plej (?) ampleksa lernilo-kompleto en Esperantujo, konsistanta el pli ol 10 integraj eroj! Ni funkciigas tutlandan libroservon kaj ankaŭ senpagan instruisto-peran servon, kiu proponas 96 privatajn Esperanto-instruistojn al dezirantoj dise en la lando.

 

    - Ekde 2003 ni funkciigas propran, unikan, pagan (!) interretan kurson por hungaroj. NE TEMAS pri la Lernu-kurso, ni mem konstruis propran kurso-sistemon de nulo ĝis B2 (= meza nivelo), sen financado fare de ESF aŭ de alia asocio... Ne estis simple atingi, ke pli ol 4000 homoj elektu nian pagan kurson anstataŭ la senpaga Lernu...

 

    - kaj estas kompreneble multaj aliaj interesaj projektoj.

 

    Pri la pasintaj 30 jaroj de Lingvo-Studio, LS mi kompilis mallongan resumon, kie la fotojn akompanas klarigaj tekstoj. Ĝi estas trovebla ĉe la adreso: http://www.eventoj.hu/lingvo-studio-jubileo30.htm

 

    La albumo estas publika, por rigardi ĝin vi NE devas esti membro kaj ne devas anticipe registriĝi, sed la plaĉon oni povas signi per la apuda butono.

 

    Por komenci la albumon klaku sur la kandelan foton (kun la nombro 30). Dekstre estas legebla la klariga teksto. Se ĝi ne almeteblas al la ekrano, klaku sur la surskribon "Daŭrigo" (aŭ "Vidi pli"). Se vi metas la muson super la bildon, dekstre kaj maldekstre aperas blankaj sagoj por salti al la sekva bildo.

 

    La supra naskiĝtaga albumo montras nur eventoj, ligitajn al Lingvo-Studio - sed ili estas nur malgranda parto de nia agado. Alian duonon - kiel STEB, Kalendaro, reklamkampanjoj de Eo, filmoj, Ret-Info, renkontiĝoj, FB, landa agado, ktp - ni faras kiel volontula laboro en la kadro de Fondaĵo Eszperantó kaj nia loka E-asocio.

 

László Szilvási, LS

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments