El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Zhang Heng: Kvar Tristoj

| 2014-03-31
Bookmark and Share

 

    Zhang Heng (76~139)

 

Kvar tristoj

 

Mia kara vivas ĉe Taishan-monto.

 

Vojkruto baras al nia renkonto.

 

Easten rigardas mi kun larmfonto.

 

Ŝi donacis al mi inkrustan spadon,

 

Rekompence mi jadon al ŝi sendis.

 

Sed la vojo tro longa sin etendis.

 

Mia ĉagreno atingis altgradon.

 

=0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

Mia kara vivas ĉe Guilin-grundo,

 

Sed renkonton baras akvo-profundo.

 

Suden rigardas mi kun larm-abundo.

 

Ŝi donacis al mi geman liuton,

 

Rekompence al ŝi paron da pletoj.

 

Sed la vojo tro ĝenas sen diskretoj.

 

Sinĝene mi sentas ĉagren-akuton.

 

=0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/

 

Mia kara vivas ĉe Hanyang-tero,

 

Sed renkonton baras voja danĝero.

 

Ŭesten rigardas mi kun larm-livero.

 

Ŝi donacis al mi zibelmantelon,

 

Rekompence perlon al ŝi repagis.

 

Sed la vojo tro penige zigzagis.

 

Sufere mi sentas hezitan pelon.

 

=0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ -0/ 0=0/

 

-0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

 

Mia kara vivas ĉe Yanmen-pordo,

 

Sed nian renkonton baras neĝ-hordo.

 

Norden rigardas mi kun larm-senordo.

 

Ŝi donacis al mi silkan brokaton,

 

Rekompence al ŝi jaspon prezentis,

 

Sed la vojo tro veige turmentis.

 

Malĝoje mi sentas ĉagren-dilaton.

 

=0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Zhang Heng (78~139),kun adoltiĝa nomo Zhang Pingzi, estis lokano de Xi'e-gubernio, Nanyang-prefektujo (Nuna urbo Nanyang, Henan-provinco). Li estis fama sciencisto kaj literaturisto en la Orienta Han-dinastio (25 ~ 220 p.K.).

 

    Kiel sciencisto, Zhang Heng inventis astronomian globon kaj sismografon.

 

    Kiel literaturisto, Zhang Heng estis la aŭtoro de la fama verkaĵo Du ĉefurboj. Kiel poeto, li restigis al ni nur tri tamen famajn poemojn: Plendo en kvarsilabaj versoj, Samvoĉa kanto en kvinsilabaj versoj kaj Kvar tristoj en sepsilabaj versoj.

 

    La poemo Samvoĉa kanto estis tre grava nepre legenda por ĉinaj seksologoj. kaj tiu ĉi Kvar tristoj senbube estis la plej fama el poemoj de Zhang Heng. Kredeble tiu ĉi poemo estis versita en la 137-a jaro p.K. (nome, la 2-a jaro de Yonghe-erao de la imperiestro Han Shundi).

 

    Zhang Heng vidis, ke la regado de la Kortego de la Orienta Dinastio dekadencas kaj la lando ankaŭ malprosperas tagon post tago. Kvankam Zhang Heng havis ambicion savi la landon kaj servi per sia talento al la imperiestro, tamen li timis kalumnian subfosadon far malicaj fiuloj, tial li dronis en tristoj kaj verkis la poemon Kvar tristoj por verki sian senton.

 

    La poemo Kvar tristoj jam havis rudimentan formon de sepsilabaj versoj. Ĝi aperis pli frue kaj ĝuis furoron, tial ĝi multe influis la disvolvon de la sepsilabaj versaĵoj en Ĉinio. Laŭskribe, la poemo Kvar tristoj kvazaŭ estis ampoemo, kiu kantas pri sopiroj al la amatino de la aŭtoro. Tamen, en poezio de la antikva Ĉinio, la belulinoj kaj bonodoraj plantaĵoj ofte estis simboloj de la ĝentilhomoj kaj bonaj virtoj. Dume la akvo-profundo kaj neĝo-hordo aludis pri fiuloj. La kvar loknomoj menciitaj en la poemo ĉiuj estis malproksimaj lokoj gravaj por sekuro de la lando. Tio esprimis la zorgojn kaj maltrankvilojn de la poeto. Tiuj kvar malproksimaj loknomoj ankaŭ spegulis la spiriton de la poeto senlace serĉi idealon en ĉiuj kvar direktoj. Tamen ĉie li renkontis barojn, li sopiris sed ne sukcesis atingi sian celon, tial li tristis. Tio iel respegulis la mallumon de la socio kaj enhavon de la tristoj de la aŭtoro.

 

    Poste s-ro Lusin faris laŭ ĉi poemo parodion titolitan Mia Fiasko en Amo , kaj ankaŭ tiu havis esp-igon.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments