El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Wang Bo: Adiaŭ al amiko forironta al sia posteno en Sichuan

| 2014-03-31
Bookmark and Share

 

    Wang Bo (649~676)

 

Adiaŭ al amiko forironta al sia posteno en Sichuan

 

Ni ĉe l’ ĉefurb’en la Tri Qin-princujoj,

 

Rigardas Kvin Pramejojn tra nebuloj.

 

Ja same la disiĝo nin ĉagrenas,

 

Ni ambaŭ estas oficist-migruloj.

 

Amiko, se intima en la lando,

 

Najbaras ŝajne eĉ ĉe l’ ĉielrando.

 

Do, ĉe l’ disiĝo nia sur la vojo

 

Ne viglu ĉe ni ina larmoglando.

 

(Trad. Laŭlum)

 

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Wang Bo(649 ~ 676), kun adoltiĝa nomo Wang Zi'an, estis lokano de Longmen en Jiangzhou (en nuna urbo Hejin, Shanxi-provinco). Li estis unu el la Kvaropo de Talentaj Poetoj en la komenco de Tang-dinastio, famkonata kiel “mir-knabo”. En Verkoj de Wang Bo la plejparto estis prozoj. Liaj poemoj restis ĝis nun nur malpli ol cent, kaj tiu ĉi peco estis lia reprezenta versaĵo.

 

    Disiĝo kaj adiaŭo tre ofte okazas en homa vivo, kaj ankaŭ estis multe kantata temo en la antikvaj poemoj de Ĉinio. En malnova tempo trafiko ne estis tiel facila kiel en nia erao. Ĉiuj disiĝantoj ne povis scii, kiam okazos revido por ili.

 

    Sekve la tono de plejparto da poemoj pri disiĝo sonis melankolie kun disiĝbedaŭroj.

 

    La forironta amiko en ĉi poemo disiĝis de siaj familianoj kaj amikoj, sola veturis al malproksima loko tra nebuloj. Do estis facile imageble, ke lia situacio estas nebona.

 

    La komenca versduo ne nur montris la lokon sed ankaŭ simpation al li. La tria kaj kvara versoj diris plie, ke vi vagas kiel soleca boato kaj mi havas ankaŭ saman sorton, kaj la disiĝo por ni ambaŭ same turmentas. La poeto konsolis per tia simpatio kun kaŝitaj vortoj “intimaj amikoj”. Poste li turnis sin al la sento, ke intimaj amikoj najbaras ŝajne eĉ ĉe l’ ĉielrando. La poemo finiĝis per admono, ke ĉe disiĝo “Ne viglu ĉe ni ina larmoglando”. Tia animstato certe vigligis la disiĝantan amikon. Tiaj admono kaj konsolo estis tute nesamaj ol tiuj nur droniĝantaj en disiĝbedaŭro, do distingiĝa inter la poemoj en la komenco de Tang-dinastio. Tiu ĉi poemo spegulis la altan aspiron kaj grandanimecon de aŭtoro, sekve ĝuis furoron kiel senvelka fama versaĵo pri profunda amikeco.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments