El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Li Yu: Kanto

| 2014-03-31
Bookmark and Share

 

    Li Yu (937~978)

 

Kanto

 

—laŭ melodio Sablon Forlavas la Ondaro

 

Pluvadas ekster la kurten’ torente,

 

Forpasas la printemp’ silente.

 

Tra l’ litkovril’ matena frosto mordas dente.

 

Forgesante en la sonĝo esti inter fremdaj homoj,

 

Mi ĝuu jam ĉi-momente!

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0-0/ =0/

 

Ne devas tie alte sole sidi,

 

La belan vastan landon vidi,

 

Facile adiaŭis, malfacilas ja revidi!

 

Ho! fluo, floro, kaj printempo, ĉio pasis: kvazaŭ

 

El la ĉiel’ sur teron gliti!

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S.J.Zee)

 

    Li Yu (937~978),kun adoltiĝa nomo Li Chongguang, estis lokano de Pengcheng (nuna urbo Xuzhou, Jiangsu-provinco). Li Yu estis la tria reĝo de la Suda Tang-regno en la tempo de la Kvin Dinastioj. Li heredis la tronon en la 2-a jaro de Jianlong-erao (961) kaj surtroniĝis dum 961~975 p.K. En historio oni nomis lin la Posta Reĝo Li de la Suda Tang-regno.

 

    En 975 Li Yu fariĝis militkaptito kaj estis sendita al la ĉefurbo Bianjing (nuna Kaifeng, Henan-provinco). Li verkis tiam multe da poemoj kun sopiro al sia pereiĝinta regno, tio tiel malplaĉis al la imperiestro Song Taizong de la nova dinastio, ke la imperiestro fine per veneno mortigis Li Yu 42-jaran en la jaro 978 p.K..

 

    Kvankam Li Yu estis senscia pri politiko, tamen li havis eksterordinaran talenton de artisto. Li Yu lertis pri kaligrafio, pentroarto kaj muziko. Li verkis sufiĉe bone, precipe je la ci-o (ĉina fiksforma poemo), ekz-e tiuj laŭ melodioj Belulino Yu, Sablon Forlavas la Ondaro, Nokta Krio de Korvo k.c., ĉiuj ĝuis grandan furoron. Ni povas tiel komenti, ke Li Yu, malvenkinto en politiko tamen estis rekonata kiel fama “imperiestro-poeto” kun granda gloro.

 

    Li Yu tre lertis kombini la sentojn de sia vivo kun arta esprimo de supera resumkapablo. Kiel imperiestro de pereiĝinta regno, li uzis nenian sekan vorton de imperiestro, anstataŭe li versis kvazaŭ ordinara popolano, kiu kortuŝe rakontis sian malfeliĉon. Tial liaj poemoj facile vekis eĥon de legantoj kaj disvastiĝis populare.

 

    Tiu ĉi poemo laŭ melodio Sablon Forlavas la Ondaro estis versita de Li Yu en mallibera militkaptiteco en Bianjing. La poemo esprimis senliman sopiron al sia malnova hejmlando kaj bela vivo en pasinteco. Ni povas legi lian malĝojon pro la granda ŝanĝiĝo de imperiestro ĝis malliberigito.

 

    La unua strofo de la poemo versis pri la ondado de siaj sentoj post vekiĝo el sonĝo. La dua strofo versis pri la malvolo de forlaso el homa mondo. Tamen, la paradiza imperiestra vivo en sonĝo jam forpasis senrevena por ĉiam; kaj la infera vivo de militkaptito en realo estis nenial daŭriginda. Plu vivi ne necesis. Morti estis ia elturniĝo. Tio estis plej racia elekto pri la fino de lia vivo. Ĉi tie ekzistis neniom da hezito de Hamleto pri vivo aŭ morto. La aŭtoro verkis sian lastan poemon, prenante kanton ploro, kies “Ĉiuj versoj estas kun doloroj, ĉiuj vortoj kun larmoj, ĉiam malĝoja”. Tiel sincera sento ja venis el lia “infane pura koro”,tial ĝuis ŝaton kaj admiron de legintoj, legantoj kaj legontoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments