El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Jaro por Amika Interŝanĝo inter Ĉinaj kaj Rusaj Junuloj inaŭguriĝis en St. Petersburg de Rusio

| 2014-03-31
Bookmark and Share


Ĉinaj kaj rusaj junuloj kune kantas en la teatro Mariinsky de St. Petersburg.  

 

    La 28-an de marto en St. Petersburg de Rusio inaŭguriĝis la Jaro por Amika Interŝanĝo inter Ĉinaj kaj Rusaj Junuloj. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin sendis gratulajn mesaĝojn por tio. La inaŭguran ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 2 mil homoj inkluzive de reprezentantoj el diversaj rondoj de ĉina kaj rusa socioj kaj tiuj de junuloj.

 

    Xi Jinping diris en la gratula mesaĝo, ke la aranĝo de la Jaro por Amika Interŝanĝo inter Ĉinaj kaj Rusaj Junuloj estas grava ago de la dulandaj gvidantoj konsiderante la longdaŭran disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Junularo estas estonteco de la lando, estonteco de la dulandaj interrilatoj kaj tiu de la amikeco inter la dulandaj popoloj. Li esperas, ke la dulandaj junuloj progresos kune kun la epoko, adaptiĝos al la disvolva tendenco de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kunfandos sian revon kun la aferoj por antaŭenpuŝi komunan disvolviĝon de la du landoj kaj ilian komunan prosperon kaj faros pozitivan kontribuon por la amika afero de la du landoj kaj tiu de la dulandaj popoloj kaj por la bela estonteco de la du landoj.

 

    Vladimir Putin diris en la gratula mesaĝo, ke la Ŝtata Jaro de Rusio kaj Ĉinio kaj aliaj grandaj kulturaj kaj edukaj aranĝoj multe grandigis kunlaborojn de la du landoj en eduko, sciencoj, kulturo, turismo, sporto kaj aliaj kampoj. Li diris ankaŭ, ke la okazigo de la Jaro por Amika Interŝanĝo inter Ĉinaj kaj Rusaj Junuloj vigligos kaj riĉigos komunikadon inter la dulandaj junuloj kaj lernantoj, pli bone daŭrigos la tradician amikecon inter Rusio kaj Ĉinio kaj antaŭenpuŝos pluan profundan disvolviĝon de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter la du landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments