Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Konfuceo kaj Konfuceaj Institutoj(I)

| 2014-03-31
Bookmark and Share

de LIU CAISHENG

 

    Konfuceo naskiĝis la 29-an de septembro, 551. a. K. Li estis loĝanto de Lu-regno en la lasta periodo de Printempo kaj Aŭtuno en la ĉina historio. Li estis granda pensulo, edukisto kaj politikisto en la antikva Ĉinio. Li estis ankaŭ kreinto de konfucenismo kaj unu el la dek grandaj famuloj en la monda historio.

 

    La hisotria verko "Kroniko de Historio" notis, ke prapatro de Konfuceo estis posteulo de Yin-reĝfamilio. Post pereo de Yin-dinastio, la venkinto reĝo de Zhou-dinastio fariĝis leĝa reganto de la lando kaj ĝia reganto Cheng-reĝo nomumis fraton de la pereinta reĝo de Yin-dinastio, la honestan Weizi Qi feŭdmastro de Song, kies ĉefurbo estis en la hodiaŭa Shangqiu, Henan-provinco. Post morto de Weizi Qi, lia frato Weizhong heredis la feŭdon, kiu ja estis prapatro de Konfuceo.

 

    Ekde Kong Fujia, .t.e.. la 6-generacia avo de Konfuceo, ĉiuj liaj sekvantaj posteuloj prenis Kong kiel sian familian nomon. La praavo de Konfuceo por eviti la enlandan tumulton transloĝiĝis en Lu-regnon. La patro de Konfuceo Shuliang estis fama bravulo de la regno. Jam en sia maljuneco Shuliang edziĝis al juna Yan. Kiam Konfuceo aĝis 3 jarojn, lia patro mortis. Jam de sia infaneco Konfuceo vivis malriĉan vivon.

 

    La juna Konfuceo estis tre saĝa, dank' al sia diligenteco en la lernado li estis erudicia jam de sia juneco. Li heredis la bravecon de sia patro. Li, alta pli ol 1.9 metrojn, estis fortega. Li estis drinkema, oni diris, ke li neniam ebriiĝis, tamen li neniam fieris pro sia braveco kaj drinkemo.

 

    Juna Konfuceo funkciis kiel etoficisto administranta tenejon kaj paŝtejon. Li faris ĉion perfekte. Dank' al sia eksterordinara kapablo li estis plurfoje promociita kaj kiam li aĝis 51 jarojn, li jam servis kiel urbestro. Li faris ĉion bone. Li fariĝis ministro pri konstruado kaj en la aĝo de 56 jaroj li fariĝis aganta ĉefministro, kumulanta la diplomatiajn aferojn. Li oficis nur 3 monatojn kaj la ŝtataj aferoj multe pliboniĝis kaj en la lando la socia ordo estis tre bona, la popolo vivis pace kaj maliculoj unu post alia fuĝis alilanden. Per diplomatiaj rimedoj li devigis sian najbaron Qi-regno redoni al Lu grandarean teritorion, kiun ĝi rabis de Lu en milito.La eminentaj kapabloj de Konfuceo timigis regantojn de Qi-regno, kiuj elpensis malican artifikon, t.e.donaci belulinon kaj bonrasan ĉevalon al reĝo de Lu por ke tiu estu diboĉema,voluptama kaj maldiligenta en la ŝtataj aferoj kaj sin deteni de la eminenta Konfucio.

 

    Finfine ilia malice artifiko realiĝis kaj Konfuceo forlasis la politikan oficon kaj komencis sian vojaĝon tra la tuta lando.

 


Konfuceo 

    En la tria monato laŭ lun-kalendaro de Ĉinio, 497 a.K. promesplena brila tago, Konfuceo devigite forlasis sian naskolandon, Lu-regnon, kaj denove serĉis la ŝancon por sia enoficistiĝo kaj akompanate de siaj disĉiploj komencis sian rondvojaĝon tra la tuta lando, kiu daŭris 14 jarojn entute.

 

    Li tenis profundan amon al sia naskolando. Li opiniis, ke Lu-regno estas pli bona ol Qi-regno kaj per energia reformado ĝi do povas superi Qi-regnon kaj eĉ atingos la prosperan Okcidentan Zhou-dinastion. Li ja deziris restaŭri la pacan prosperon de Zhou, tamen li malsukcesis. Li ja decidis vojaĝi tra la tuta Ĉinio por realigi sian politikan ambicion en iu ajn loko. Forlasonte la patrion,li ja estis turmentita de granda bedaŭro kaj fine faris la decidan paŝon. Ĉe la landlimo de Lu-regno li restis tri tagojn kaj noktojn por montri sian grandan amon al sia patrio, Ellandiĝinte, li antaŭ ĉio venis al Wei-regno, najbaro de Lu.

 

    En iu hela tago de la tria monato laŭ ĉina lunkalendaro de 497 a.K. Konfuceo devigie forlasis sian patrolandon Lu-regno. Ja estis esperplena sezono. Li volis montri sian politikan talenton en la patrio, tamen pro malbona situacio interne de la lando, li kun trista koro forlasis la landon.

 

    Antaŭe Wei ja estis potenca kun 80 mil armitaj soldatoj, tamen kiam la ĉina historio eniris en la periodon de Printempo kaj Aŭtuno ĝi fariĝis pli kaj pli malforta.

 


Konfuceo kaj liaj disĉiploj 

    Konfuceo kun siaj disĉiploj vojaĝis sinsekve al la regnoj Wei, Cao, Song, Zheng, Chen kaj Cai kun la deziro, ke ie ajn oni povus engaĝi lin altrangan ŝtatoficistoj kaj tiam li povus realigi sian politikan ambicion kaj restaŭri la politikon de Zhou-dinastio. Tamen tiam la potencaj regnoj estis sin okupataj en milito por aneksi teritorion, realigi sian hegemonion kaj la malfortaj regnoj penis por sin liberigi de la aneksado kaj la tuta socio estis en tumulto, sed neniu el ili intencis komisii al li altrangan ŝtatoficon.

 

    Foje kiam Konfuceo ekskursis ĉe la landlimo inter Cai kaj Chen, reĝo de Chu-regno sendis inviti lin al si. Informiĝinte pri tio la ŝtatoficistoj de Chen kaj Cai maltrankviliĝis, timante, ke eble la regantoj de Chu povos nomumi lin grava altrangulo, kio estos malutila al la regnoj Cai kaj Chen, tial ili sendis soldatojn sieĝi la majstron kaj liajn sekvantojn. Konfuceo ja estis malsata kaj en pluraj tagoj ili havis nenion por manĝi. Li kaj liaj disĉiploj do atendis ĝis tiam kiam la reĝo de Chu sendos militistojn kaj liberigs ilin el la sieĝo.

 


Dacheng-templo memore al Konfuceo en Qufu, naskiĝloko de la majstro 

    Dum la vojaĝo tra la lando okazis multaj interesaj kaj edifaj rakontoj, kiuj legiĝas en la historiaj libroj. Jen kelkaj el ili:

 

    Tiam en la historia periodo de Printempo kaj Aŭtuno en la regno Lu cirkulis tia regulo: kiam iu ajn sklaviĝis ekster la regno, oni povis elaĉeti la sklavon kontraŭ certa monsumo kaj post tio la bonfarinto rajtis ricevi la saman sumom el la ŝtata kaso. Foje disĉiplo de Konfuceo renkontis iun lu-regnanon sklaviĝintan en alia regno. Li do pagis la sumon bezonatan al la sklavoposedanta kaj elliberigis lin, li tion faris sed ne raportis al la regna registaro kaj kompreneble oni ne donis al li pagitan sumon. Je tio oni laŭdis, ke li estas honesta, tamen ne monavida kaj li estas nobla sinjoro.

 

    Informiĝinte pri tio Konfuceo severe kritikis tiun bonfarinton, pretekstante ke li faris gravan eraron, tre malutilan al la regno. Je tio multaj aŭskultintoj miris: Kial la majstro kritikis la noblulon kaj honestulon, kiu elliberigis la sklavon kontraŭ sia propra mono, dume ne raportis la aferon por ricevi la pagon. Je tio Konfuceo klarigis, ke se tiu homo, kiu elliberigis la sklavon, tamen ne deziris la repagon, estis laŭdita, do en la estonteco se iu alia elsklavigis lu-regnanon, kiu laŭregule ricevis la ŝtatan pagon, do la apudstarantoj povus kritiki, ke li estas malpli nobla ol la unua homo, do la lasta povus ŝajnigi surda kontraŭ tio, tamen en la estonteco ne plu farus la elsklavigon, tiel ke Konfuceo opiniis, ke la konduto de la tiel nomata noblulo malhelpus la estontan elsklavigon. Kaj pro tio la majstro kritikis lin.

 

    Disĉiplo de Konfuceo rimarkis, ke iu viro dronis en akvo kaj li senhezite saltis en la akvon kaj elsavis la droninton. Familiano donacis al la elsavinto bovon por danki lin kaj tiu kun plezuro akceptis la bovon. Pri tio oni multe babilis, dirante, ke ĉu oni devus akcepti la donacon aŭ ne, se oni elsavis la droninton. La onidiron aŭdis Konfuceo, kiu laŭdis la elsavintonm ĉar li kondukis bone. Laŭ la majstro oni rajtas akcepti la donacon pro la elsavado, ĉar tio estas utila al la estonta elsavado.

 

    Zigong,disĉiplo de Konfuceo. estis komisiita kiel prefekto de Ju. Antaŭ sia ekfunkcio li sin direktie al la majstro kaj petis konsilon por administrado de la prefektujo. La majstro sincere diris al la disĉiplo: "Bone funkciii kiel prefekto estas tre malfacila afero, sed se vi firme tenos la fundamenton, do la afero fariĝos multe pli facila. La majstro detale konigis la arton de la administrado kaj plie diris, ke oni devas fari nenion tro haste, nek ĉasi malgrandan profiton, ĉar tio finfine malhelpos la grandan aferon. Li diris plue, ke tro urĝa akcelo malutilas por atingi la finan celon. Tio poste fariĝis regulo observata de multaj ĉinoj en plenumo de grava tasko.

 


La aŭtoro en Ŝanhajo, 2006 

    Konfuceo daŭrigis sian vojaĝon. Iutage la karavano atingis lokon proksime de Jin-regno. La karavano tamen estis malhelpita de knabo, kiu ludis per malgrandaj tegoloj kaj brikoj en la mezo de la vojo. Konfuceo do kritikis la knabon: "Hej, knabo vi ne devas ludi en la mezo de la vojo kaj bari la vojon de mia vojaĝo." Aŭdinte la krion de la majstro, la knabo tamen dece kontraŭdemandis: "Estimata sinjoro, rigardu kion mi faras? Konfuceo detale pririgardis kaj trovis, ke tio estas urboturo konstruata el brikoj kaj tegoloj. La knabo do demandis: "Ĉu la urboturo malhelpas vian ĉaron aŭ via ĉaro malhelpas mian konstruadon? Kaj antaŭ tio la majstro ne povis respondi tuj, tamen li dece demandis ties nomon kaj aĝon. La knabo respondis, ke li nomiĝas Xiang Xiang kaj estas 7-jara. Konfujceo diris al siaj disĉiploj: "Xiang Xiang, 7-jara knabo, estas saĝa kaj ĝentila. Li povas funkcii kiel mia instruisto."

 

    Konfucio vojaĝis 14 jarojn, kaj li kaj liaj disĉiploj vizitis multajn regnojn, tamen neniu reganto el la de ili vizititaj regnoj volis komisii al ili gravan taskon kaj ili devigite revenis Lu-regnon. En sia maljuneco Konfuceo fiksis sian atenton al reordigo de antikvaj klasikaĵoj. Li diligente laboris super "Libro de Poezio", "Libro de Historio", "Libro de Ŝanĝiĝo" k.a.

 

    La kerno de lia ideologio estis "perfekta virto", kaj lia politika idealo estis efektivigi humanan regadon. Li tenis sin je la principoj: "Ne faru al aliaj tion, kion vi ne dezirus fari al vi mem." Li insistis, ke "la reganto regu per la forto de sia virto" kaj "donu bonan ekzemplon por siaj subuloj". Li kontraŭstaris ĉiam ekstremajn opiniojn kaj rimedojn kaj insistis pri la principo de la Ĝusta Mezo. En la jaro 479 a.K. li mortis.

 

    Dum sia vivo Konfuceo ne estis alte taksita, kaj li funkciis altrangulon nur en mallonga tempo, tamen post lia morto, en la Okcidenta Han-dinastio la suvereno donis al li tre altan takson kaj eĉ adoris lin kaj liajn doktrinojn, tiel ke lia doktrino "humanismo" kaj liaj verkoj, kiaj "Analekto de Konfuceo" kaj aliaj fariĝis nepre studendaj. Kaj la suverenoj de multaj dinastioj adoris lin kiel dukon, reĝon, modelon de intelektuloj dum jarmiloj.

 

    Dank' al alta atento de la feŭdismaj regantoj, la posteuloj de Konfuceo ĉiam vivis lukse kaj en la hejmloko de Konfuceo, t.e. Qufu, iom post iom aperis grandskalaj, grandiozaj kaj tre luksaj templo, domo kaj arbaro de tomboj, kiuj nun fariĝis gravaj turismaj lokoj.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments