El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis en Ŝanhajo la ekspozicio de japana artistino Kusama Yayoi

| 2014-04-01
Bookmark and Share


La granda instalaĵo Animaj Lumoj 

 


Skulptaĵoj Kukurboj 

 


La artistino mem fariĝis parto de sia verko  

 

    La 30-an de marto malfermiĝis la ekspozicio de japana artistino Kusama Yayoi en Ŝanhajo de Ĉinio. Tiutage la spektantoj atendis en longa vico por aĉeti la bileton por la ekspozicio, ĝi estas la plej ŝatata ekspozicio post la ekfunkciiĝo de MOCA Shanghai -- la ŝanhaja muzeo pri nuntempa arto, antaŭ 8 jaroj. Ekde la inaŭguro de la ekspozicio (en la 15-a de decembro 2013), preskaŭ 3 milionoj da homoj vizitis ĝin kaj alportis al ĝi la bilet-enspezon je 15 milionoj da juanoj, kelkfoje ĝi akceptis eĉ ĉirkaŭ 6 mil spektantojn en unu tago.

 

    Kusama Yayoi estis monde titolita "reĝino de pinto" kiel unu el nur ne multaj "artistaj steloj". Ŝi naskiĝis en la jaro 1929 en la urbo Matsumoto de la gubernio Nagano, Japanio, kaj unuafoje okazigis sian individuan ekspozicion en la jaro 1952 kiel la debuto de la propra artisteco per 250 verkoj de rete punktaj bildoj. En la jaro 1957, ŝi faris ekspozicion en Novjorko per pentraĵoj, instalaĵoj kaj prezentoj, kaj akiris mondan honoron. Nun ŝi estas unu el la japanaj artistoj kiuj havas plej grandan artvaloron.

 

    La ekspozicio estas la sola halto en Ĉinio dum ŝia rondira eksponado, ĝi ĉiuflanke prezentis la 60-jaran artan vojon de la verkistino. La plej ŝatata verko estas la granda instalaĵo Animaj Lumoj: en la fermita ĉambro staras speguloj en 4 flankoj, sur ili estas lumantaj vitraj pilkoj. La pilkoj ĉiam ŝanĝas siajn kolorojn post kelkaj sekundoj. Multaj vizitantoj ege miris kiam ili eniĝis en ĉi tiun ĉambron, ili sentas ke tie ŝajnas la mondon kun plenplenaj steloj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments