El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la projekto de forstumado kaj verdigado ĉe 6 riveroj de Tibeto

| 2014-04-01
Bookmark and Share


Tibetanoj de la vilaĝo Nianmu de Xigaze en plantado de arboj  

 

    La 29-an de marto en la vilaĝo Aimagang de la regiono Xigaze de Tibeto oficiale komenciĝis la projekto de forstumado kaj verdigado ĉe 6 riveroj kun investo de 30 miliardoj da juanoj. Ĝi estas la plej granda projekto en Tibeto post la Qinghai-Tibeta Fervojo.

 

    La 6 riveroj estas Yaluzangbu, Nujiang, Lhasa, Nianchu, Yalong kaj Shiquan. Ili estas grava konsistiga parto de la ŝirmoj por ekologia sekureco de Tibeto. La projekto tuŝas 7 regionojn kaj urbojn de Tibeto kaj ĝiajn 44 guberniojn. Ĝi estos plenumita en la jaro 2030.

 

    Dong Yijun, estro de la fako por forstumado kaj verdigado de la Forstuma Departemento de Tibeto, konigis, ke 80% da tibetaj loĝantoj loĝas ĉe la basenoj de la 6 riveroj. La projekto kun la 6 riveroj kiel framo kreos tri ĉefajn verdigajn projektojn -- ĉirkaŭo de urboj per arbaro, arbara riversistemo kaj verda trairejo. Ili ludos pozitivan rolon por altigi la kapablecon de la basenoj en konservo de akvofonto, prevento de ventoj, fiksado de sablo, konservo de akvo kaj grundo kaj por konstrui la belan Tibeton kaj la ŝtatan ŝirmon por ekologia sekureco.

 

    Krom plibonigo de ekologia medio la forstuma kaj verdiga projekto ĉe la 6 riveroj helpos lokajn kamparanojn kaj paŝtistojn altigi enspezojn kaj sin riĉigi. Dong Yijun diris: "La investo je 30 miliardoj da juanoj ludos evidentan rolon por altigi enspezojn de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj. Ili povos rekte partopreni en kulturado de arbidoj, iliaj plantado, transportado kaj prizorgado por altigi siajn enspezojn."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments