El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La elŝutejo de Vinilkosmo atakita

| 2014-04-01
Bookmark and Share

    La elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/ momente ne funkcias post dua pirata atako. Okazas nun grandaj penoj refunkciigi la elŝutejon, ĉar ni devas rekonstrui ĝin (kun plej lastaj kaj aktualaj sekurbariloj). Tio povos postuli plurajn semajnojn aŭ eĉ monaton. Ni informos, kiam la retejo denove funkcios.

 

   Dume vi povas akiri la fizikajn diskojn en nia reta diskoservo ĉe http://www.vinilkosmo.com kaj ciferecan elŝutadon en la Vinilkosmo-spaco ĉe cd1d kaj 1d-midipyrenees.com (retejoj de la nacia kaj regiona Federacio de Sendependaj Eldonejoj). Tie eblas akiri per FLAC formato, sed ankaŭ mp3ecd1d (Nacia): http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod 1d-mp (Regiona): http://1d-midipyrenees.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod. Bedaŭrinde tie ne ekzistas Esperanta interfaco kiel en nia propra elŝutejo (nun rekonstruata).

 

    Tamen post la franca kaj angla tekstoj aperas Esperanta versio de tiuj tekstoj (paĝoj: eldonejo, artistoj kaj albumoj).

 

La teamo de Vinilkosmo

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments