El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

Al Amatino

| 2014-04-01
Bookmark and Share

de Dimitrije Diso Janičić

 

Kara mia,

 

mia unika amo!

 

Vi estas

 

Vi – mia haveno de paco kaj stabileco,

 

albordiĝejo de ĉiuj miaj vojaĝoj,

 

mi vin vidas kiel defion kaj avantaĝon,

 

ho, Vi, mia fino kaj mia komenco,

 

senpenso kaj konsistenco.

 

Vi – komenco de ĉiuj miaj finoj,

 

detruanto de ĉiuj miaj protektoj,

 

la plej bona de ĉiuj miaj elektoj,

 

tago de ĉiuj miaj tagiĝoj,

 

kialo de malvenkoj kaj prestiĝoj.

 

Kara, malpaca lago de ĉiuj miaj pasioj,

 

fontano de miaj deziroj,

 

fontego de neordinaraj miroj

 

enfluejo de ĉiuj fluoj miaj,

 

vi estas piramido de miaj intencoj,

 

kaj loko de falo de ĉiuj steloj de ĝojo,

 

ĉar nia vivo elektis kunan vojon.

 

Vi, unika mia,

 

amato mia!

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments