El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Pariza Konferenco de la Kultura Forumo Taihu

| 2014-04-02
Bookmark and Share


 Jean-Pierre Raffarin faras salutparolon en la inaŭguro. 

 


Zhang Meiying faras salutparolon.  

 

    La 31-an de marto (laŭ la loka tempo) inaŭguriĝis la Pariza Konferenco de la Monda Kultura Forumo Taihu kun la ĉeftemo "Silka Vojo: ĉiama trairejo por la ĉin-eŭropa interŝanĝado de kulturoj" en la Ŝtata Arta Muzeo Guimet en Parizo de Francio.

 

    En la inaŭguro faris salutparolojn Jean-Pierre Raffarin, honora prezidanto de la forumo kaj eksa ĉefministro de Francio, kaj Zhang Meiying, honora prezidantino de la forumo.

 

    Jean-Pierre Raffarin diris, ke la diverseco kaj populareco estas ambaŭflankaj kialoj ne sola malhaveblaj por la akcelo de reciprokaj komprenoj kaj interŝanĝoj inter la orientaj kaj okcidentaj landoj. Ĝis nun, oni ankoraŭ povas senti la influecon alportitan de la Silka Vojo. Kaj la forumo mem estas etendo de ĉi tia kultura interŝanĝo.

 

    Zhang Meiying montris, ke oni devas respekti la apartecojn de diversaj kulturoj, alvoki la diversecojn de kulturoj, akceli la egalajn interparolojn de malsamaj civilizacioj kaj kulturoj kaj "celi la interkonsenton havante malsamecon, preni al si avantaĝon por kovri la mankon kaj kune akiri kungajnon".

 

    La ĉi-foja konferenco aranĝis al si tri subajn forumojn kun la temoj pri "la Silka Vojo kaj interŝanĝoj de materialaj kulturoj", "la Silka Vojo kaj interŝanĝoj en spirita flanko" kaj "Ĉin-Francaj kulturaj interŝanĝoj ekde la 16-a jarcento". Fine oni publikigis en la malferma ceremonio la Deklaron de la Pariza Jarkunveno de la Kultura Forumo Taihu en 2014.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments