El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Manuel Barroso.

| 2014-04-02
Bookmark and Share


Xi Jinping (maldekstre) intervidiĝas kun Jose Manuel Barroso.  

 

    La 31-an de marto en Bruselo de Belgio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Manuel Barroso.

 

    Xi Jinping emfazis, ke la du flankoj devas persiste regi ekonomiajn kaj komercajn problemojn per egalaj dialogoj kaj amikaj interkonsiliĝoj por bridi komercajn konfliktojn kaj akceli prosperon kaj disvolvon. Li esperas, ke Eŭropo tenos malfermon de merkato, singardeme prenos rimedojn pri komerca helpo kaj bone regos komercajn konfliktojn. Li diris, ke la du flankoj devas ankaŭ intensigi kunlaborojn en internaciaj aferoj kaj kune penadi por antaŭenpuŝi ellaboron de la justa, racia kaj efika internacia regularo.

 

    Jose Manuel Barroso diris, ke Eŭropo esperas, ke sub la gvido de la strategia plano pri kunlaboroj inter Eŭropo kaj Ĉinio en 2020 la du flankoj prenos la investan interkonsenton inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj la interkonsenton pri libera komercado kiel turnopunkton, levos komercan kaj investan nivelojn, ligante avantaĝojn kaj trajtojn de la du flankoj grandigos duflankajn kunlaborojn en urbanizado, kreivo, kulturo, edukado kaj aliaj kampoj, per traktado bone solvos komercajn konfliktojn pri senfadenaj telekomunikadaj ekipaĵoj. Li diris ankaŭ, ke Eŭropo volontas teni kontakton kaj kunordigon kun Ĉinio en klimata ŝanĝiĝo, tutgloba regado kaj aliaj aferoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments