El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" demandas pri viaj kolektoj

| 2014-04-02
Bookmark and Share

    La 27-an de septembro en 2014 (kadre de la tutŝtata filetala ekspozicio) okazos ankaŭ inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio kun la temo "Esperanto kaj kolektado" en la Esperanto-Muzeo Svitavy en Ĉehio. Por ke ĝi estu laŭeble plej kvalita kaj bunta, organizantoj bonvenigus kunlaboron de Esperanto-kolektantoj!

 

    Ni serĉas interesiĝantojn, kiuj pretus senpage disponigi por unu jaro elekton el siaj kolektoj. Bona pritrakto kaj protekto kontraŭ damaĝo aŭ ŝtelo estos prizorgita. Nomoj (kaj laŭ interkonsento fotoportretoj) de la ekspoziciantoj estos videble menciitaj. Ĉeĥa Esperanto-Asocio pretas repagi sendokostojn de la pruntedonantoj kaj siakoste ankaŭ bonorde resendi la materialojn post fino de la ekspozicio.

 

    Ni serĉas ekspoziciaĵojn en la sekvaj kategorioj:

 

    1) "Esperantaĵoj" (prioritate filatelaĵoj: poŝtmarkoj kaj kovertoj, kaj tridimensiaj objektoj (suveniroj kun Esperanto-motivoj, kuriozaĵoj) sed ankaŭ insignoj, glumarkoj, medaloj, kalendaroj ktp (ne tiom bildkartoj, krom historiaj ĝis 1939).

 

    2) "Kion kolektas esperantistoj" - specimenoj el diverstemaj kolektaĵoj pri NEesperantaj temoj: ekz. moneroj kaj bankbiletoj, artaĵoj, popolmetiaj objektoj, folkloraj pupoj, ludiloj ĝenerale k.t.p.

 

    3) "Kuriozaj suveniroj el eksterlando"

 

    Bv. sendi vian ĝeneralan oferton al la adreso muzeagrupo@esperanto.cz (kun priskribo kaj laŭeble fotaĵoj de la ekspoziciaĵoj). Nur post konkreta interkonsento bv. sendi la elektitajn objektojn. Alikaze ĈEA ne garantias kovron de sendokostoj aŭ ekspoziciigon. Eblas kompreneble ankaŭ persona transdono en Svitavy (aŭ dum Regiona renkontiĝo en Litomyšl). Dankon por via komprenemo, ni antaŭdankas vian intereson, kaj antaŭĝojas pri la kunlaboro!

 

Retkomunikoj de ĈEA, 2014/01

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments