Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Temoj pri la popola vivo estis varme diskutitaj dum la du sesioj en 2014

| 2014-04-02
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

 

 

    La 5-an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri laboroj de la registaro en la inaŭguro de la 2-a Sesio de la 12-a TPK. En la raporto li parolis pri 10 temoj koncernaj al la popola vivo, t. e. eduka justeco; efektivigo de la nova politiko pri la familia planado, laŭ kiu la geedzoj, unu el ili estas sola infano de la familio, rajtas havigi al si la duan infanon; perfektigo de la mekanismo pri vivtenado de maljunuloj; ĉin-stila reformado de kuracado; garantio de loĝantoj en loĝado; perfektigo de la mekanismo pri kontrolo de manĝaĵa sekureco; batalo kontraŭ poluado; socia helpado; dungiĝo kaj divido de enspezo; reformado de la familia registro.

 

    Dum la 2-a Sesio de la 12-a TPK kaj tiu de la 12-a ĈPPIK ne nur la reprezentantoj de TPK kaj la membroj de ĈPPIK varme diskutis pri la supre menciitaj temoj, sed ankaŭ la ĉina registaro aranĝis rilatajn gazetarajn konferencojn por respondi demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Garantii bazojn, gardi bazlinion kaj akceli justecon

 

    La 13-an de marto, respondante demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj Li Keqiang emfazis, ke la popola vivo estas ĉefa laboro de la ĉina registaro. Ĉi-jare la registaro daŭre akcente faros tri aferojn: garantii bazojn, gardi bazlinion kaj akceli justecon.

 

    La unua estas garantii bazojn -- oni devas starigi kompletan sekuran reton de socia garantio tuŝantan devigan edukadon, bazan kuracadon, bazan vivtenadon de maljunuloj, loĝadon kaj aliajn flankojn; la dua estas gardi bazlinion -- se la baza garantio ne povus efektiviĝi, oni devas fari socian helpadon; la tria estas akceli justecon -- oni devas krei al ĉiuj homoj justajn ŝancojn por dungiĝi kaj serĉi okupojn, al fondintoj de entreprenoj medion por justa konkuro, precipe devas atenti justecon de eduko.

 


Li Keqiang respondas demandon de raportisto. 

 

    Li Keqiang montris, ke oni devas daŭre multigi la nombron de studentoj el malriĉaj regionoj de la kamparo en ŝlosilaj universitatoj kaj ĝi multiĝos je 10% ĉi-jare. Krome oni devas ankaŭ grandigi transformadon de lernejoj en malriĉaj regionoj de la kamparo.

 

    Vivtenado de maljunuloj estas plej atentata

 

    De post la inaŭguro de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK multaj membroj de ĈPPIK prezentis siajn proponojn pri garantio de maljunuloj en vivtenado. Ĉi-jare la temo pri garantio de maljunuloj en vivtenado estas multe atentata, ĉar la situacio de maljuniĝo de la ĉina loĝantaro estas pli kaj pli severa. Pro tio komence de la pasinta februaro Ĉinio lanĉis la politikon pri "kunligo" de la asekuro por vivtenado de maljunuloj en urboj kaj tiu en la kamparo.

 


La urbo Qingdao havas riĉajn spertojn en flegado kaj vivtenado de maljunuloj.  

 

    La urbo Qingdao en la provinco Shandong de Ĉinio faris la provon moderigi la malfacilan situacion en vivtenado de maljunuloj per flega asekuro. Post praktikado de kombiniĝo de flega asekuro kaj kuraca asekuro la pago de lokaj maljunuloj en flegado malaltiĝis de 10 mil juanoj por unu monato al 3 mil juanoj. La konkreta faro estas kombini registarajn politikojn kaj sociajn fortojn, peti helpon de merkato, kuraĝigi socian kapitalon investi flegan centron de maljunuloj por helpi la registaron kaj familiojn solvi la problemon.

 

    Aparte atentata la politiko pri permeso al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano de la familio, havi la duan infanon

 


Li Bin en respondo de demando 

 

    La 6-an de marto, respondante demandon de raportisto Li Bin, direktoro de la Ŝtata Komisiono por Sano kaj Naskolimigo, diris, ke la nova politiko pri la familia planado, kiu permesas al la geedzoj, unu el ili estas sola infano de la familio, rajtas havigi al si la duan infanon, estas praktikata en diversaj lokoj de Ĉinio laŭ la principo "ĝenerala stabileco, tuteca planado de urboj kaj kamparo, laŭkategoria gvidado kaj kunordiga disvolvo". Nuntempe 8 provincoj jam komencis laŭleĝe efektivigi la politikon.

 

    Garantii sekurecon de manĝaĵoj

 


Parolas Chen Chuanyi.  

 

    La 10-an de marto, diskutante pri la sekureco de manĝaĵoj Chen Chuanyi, respondeculo de la Ŝtata Ĝenerala Buroo por Kontrolo kaj Administrado de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj, malkaŝis, ke la nove reviziita "Juro pri Sekureco de Manĝaĵoj" estos lanĉita en la unua duonjaro de 2014. Li diris, ke en 2014 la buroo ellaboros tre gravajn sistemojn. La unua el ili estas la sistemo pri retrofonto de produktaĵoj, kiu estos unue disvastigita en la industrioj de pulvorigita lakto por infanoj, laktaĵoj, viandaĵoj kaj alkoholaĵoj. La dua estas la sistemo pri rajtiganto de kvalita sekureco. La rajtiganto respondecos pri la kvalita sekureco de ĉiuj ĉeneroj dum produkta procezo de entrepreno. La tria estas meti akcenton sur la ĉefajn produktaĵojn, ĉefajn regionojn, manĝaĵojn por infanoj kaj grandajn entreprenojn.

 

    Eduka justeco

 

    Ge Jianping, konstanta membro de ĈPPIK kaj vicdirektoro de la Pekina Porinstruista Universitato, malkaŝe diris, ke por solvi la problemon pri justa elekto de lernejo oni devas starigi sistemon por disvolvi ĉinan edukadon kaj antaŭenpuŝi altnorman kaj ekvilibran disvolviĝon de la deviga edukado; praktiki la sistemon pri alterna posteniĝo de direktoroj de lernejoj kaj ĝuste solvi la malfacilon en elektado de lernejo; starigi kaj perfektigi kontrolan sistemon por ekvilibra disvolviĝo de regiona deviga edukado; fari kreivon kun trajtoj efika vojo por akceli ekvilibran disvolviĝon de lernejoj.

 

    Kang Yongheng, reprezentanto de TPK, diris, ke Ĉinio havas 245 milionojn da loĝantoj en novtipaj urboj kaj pli ol 12.3 milionojn da lernantoj, kiuj akceptas devigan edukadon post translokiĝo al urboj. Ĉiu-jare ĉirkaŭ miliono el ili sin anoncas por partopreni en ekzamenoj por eniri en superaj lernejoj. Li proponis, ke la rilata departemento de Ĉinio devas laŭ la principo de proksimuma ekvilibro en diversaj provincoj distribui al superaj lernejoj la nombron de akceptotaj studentoj por eviti, ke la proporcio de akceptitaj studentoj en malsamaj provincoj havos grandan diferencon.

 

    Batali kontraŭ hazo

 

    La 13-an de marto, respondante demandon de raportito Li Keqiang diris, ke batali kontraŭ hazo estas batali kontraŭ la senĝenaj produktado kaj vivmanieroj. En 2013 Ĉinio lanĉis 10 rimedojn pri rego de atmosfera poluado kaj faris kontrolon de pm2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas 2.5 mikronojn) en 161 urboj. Ĉi-jare Ĉinio malaltigos konsumadon de resursoj je 3.9%. Tio signifas malaltigi konsumadon de karbo je 2.2 tunoj.

 

    Laŭurbe kaj laŭregione reguligi la merkaton de domoj kaj ter-havaĵoj

 

    Respondante demandon de raportisto Li Keqiang diris, ke ĉi-jare la registaro daŭre grandigos transformadon de kabanoj en urboj kaj transformos almenaŭ 4.7 milionojn da kabanoj. Samtempe Ĉinio antaŭenpuŝos konstruadon de domoj luotaj al malriĉaj civitanoj kaj tiun de aliaj garantiaj loĝdomoj, praktikos justan distribuon por moderigi malfacilojn de la junuloj en loĝado, kiuj eklaboris antaŭ nelonge, kaj de la kamparano-laborantoj, kiuj longtempe laboras en urboj. Samtempe oni devas pligrandigi liveradon de ordinaraj komercaĵo-domoj. Oni devas ankaŭ starigi sistemon kun longdaŭra efiko por bridi spekulan investadon en merkato de domoj kaj ter-havaĵoj.

 

    La reformado de familia registro ne signifas tutan malfermon de administrado al familia registro

 

    Ha Mingjiang, reprezentanto de TPK, diris: "La nuna sistemo pri familia registro havas du mankojn: la unua estas, ke neegalas la interesoj alportataj de registrita konstanta loĝanteco en la kamparo kaj tiuj en la urboj. La dua estas, ke post eniro en urbojn kamparanoj ne povas ĝui bonaĵojn ĝuatajn de urbanoj pro registrita konstanta loĝanteco.

 

    Li Hongta, membro de ĈPPIK, diris, ke la reformado de la sistemo de familia registro ne signifas tutan malfermon de administrado al familia registro nek signifas ankaŭ, ke oni povos libere fiksilokiĝi en ĉiuj urboj. Estas necesa serioza adiministrado de familia registro al grandaj urboj kiaj Pekino, Ŝanhajo, Kantono ktp.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments