Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Konfuceo kaj Konfuceaj Institutoj(II)

| 2014-04-02
Bookmark and Share

    Ĝenerala stato de Konfuceaj Institutoj en la mondo

 

    La tiel nomata Konfucea Instituto ne estas supera lernejo en la ĝenerala senco de la vorto, sed institucio de kultura interŝanĝo kaj popularigo de la ĉina lingvo kaj ĉina kulturo. Ĝi estas institucio neprofitema por komuna bonstato. Ĝenerale ĝi estas asociata kun alilandaj universitatoj aŭ akademiaj institucioj. La plej grava tasko de la konfuceaj institutoj estas doni modelajn kaj aŭtoritatajn ĉin-lingvajn lernolibrojn. Ilia ĉefsidejo estas en Pekino, kies ŝildo estis senvualigita oficiale la 9-an de aprilo, 2007. Kaj ĉiuj aliaj konfuceaj insitutoj ekster Ĉinio estas ĝiaj branĉoj, kiuj funkcias kune de Ĉinio kaj aliaj landoj. Estas bone konate, ke Konfuceo estas reprezenta persono de la tradicia ĉina kulturo, tial oni decidis fari la nomon de Konfuceo marko de la instruado de la ĉina lingvo. Ĉi tie kaj ankaŭ en la subaj tekstoj la tiel nomata ĉina lingvo estas han-lingvo, la nacia lingvo de hanoj, la ĉefloĝantoj de Ĉinio, sed ne iu alia naciminoritata lingvo. Por popularigi la ĉinan lingvon la ĉina registaro fondis en 1987 nacian gvidgrupon por instruado de la ĉina lingvo eksterlande, kiu nomiĝas ankaŭ ĉinlingva oficejo. La Konfucea Instituto ja estas gvidata kaj aranĝita de ĝi laŭ la gvida principo de la ideo de Konfuceo, ke paciĝo estas plej grava kaj nobla teorio kun la celo teni la mondon en eterna paco kaj kuna prospero.

 


Xi Jinping en ceremonio de malfermo de Konfucea Instituto, Britio 

 

    Chen Shanben, profesoro de la ĉinlingva fakultato de Brit-Kolombia Universitato estas la unua iniciatino de nia projekto. Ĉinaj gvidantoj donis grandan atenton al la ŝildo-senvuliga ceremonio de la konfuceaj institutoj. Ili persone ĉeestis tian ceremonion de multaj institutoj. Jam en 2009 Xi Jinping, la tiama vicprezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, persone ĉeestis la ceremonion 3-foje. Nun oni povas diri, ke la plej fama marko de Ĉinio ne estas vestoj, ŝuoj, nek TV-aparatoj, nek aŭtomobiloj kun ia ajn marko, sed la tradicia ĉina kulturo kaj ĝia lingvo. Novembre de 2004 Konfucea Instituto la unua en la mondo naskiĝis kaj nun tiaj institutoj jam nombras 440 kun 850 mil lernantoj en la 7-a de decembro 2013. Ili funkcias nun en 120 landoj kaj regionoj.

 

    Ĉar la konfuceaj institutoj troviĝas en malsamaj lokoj, tial ili sin administras ĉiu laŭ sia propra maniero, sed kun unu sama celo, t.e. disvastigi la ĉinan tradician kulturon.

 

    Influate kaj iniciate de la konfuceaj institutoj iom post iom entuzismiĝis la fervoro por lerni la ĉinan lingvon. En 2012 Britio, Svedlando, Irlando kaj pluraj aliaj landoj sankciis registaran dekreton kaj listigis la instruadon de la ĉina lingvo en la sistemo de la nacia edukado kaj post tio ankaŭ aliaj pli ol 40 landoj faris la saman decidon.

 

    Naskiĝis la unua transmara centro de konfuceaj institutoj en Usono

 

    La 20-an de novembro, 2013. la unua transmara centro de konfuceaj institutoj naskiĝis en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono. S-ino Liu Yandong, vicĉefministro de la ŝtata konsilantaro de la Ĉina Popola Respubliko, kiu faris ofican viziton tie, persone senvualigis la ŝildon de la instituto kaj ĉeestis la fondan inaŭguron, kiu signifas mejlŝtonon de la evoluo de la institutoj en transmaraj regionoj.

 


Liu Yandong, vicĉefministro en la inaŭguro de la 8-a monda konferenco de la Konfuceaj Institutoj, 2013 

 

    S-ro Yuan Guiren, ministro de edukado de Ĉinio, faris paroladon.

 

    El lia parolado ni informiĝis, ke pro la rapida disvolviĝo de la konfuceaj institutoj en la pasintaj jaroj oni renkontis multajn malfacilojn en la funkcio de la institutoj pro ilia tro ofta kontaktato kaj raporato al la Pekina ĉefsidejo, tial vicministrino Liu Yandong sankciis fondon de la regiona centro de la konfuceaj institutoj en Usono, tial post duonjara intensa preparado finfine oficiale komencis sian laboradon la nomita centro. Tio plifaciligos nian laboron, dank' al kio oni povas pli facile konigi al la usonanoj nian instituton, faciligi la interŝanĝon de la konfuceaj institutoj kun la usonaj kolegoj kaj kune dividi la koncernajn informojn cele levi la nivelon kaj kvaliton de la ĉin-lingva instruado.

 

    Konfuceaj institutoj en Usono

 


Marko de Konfuceaj Institutoj 

 

    Antaŭe la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono estis tre malvasta, ĉi tie ni ne parolu pri tio en la malproksima estinteco, kaj eĉ en la 70-jaroj de la pasinta jarcento la ĉin-lingva instruado estis nur en kvartaloj loĝataj de ĉinoj. Sed de post la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la ĉina kulturo multe asimilis la esencojn de aliaj kulturoj, kaj dume per pli kaj pli memfidaj paŝoj sin direktis ekster la ĉina teritorio. La konfuceaj institutoj prospere disvolviĝis en Usono kaj estas vizitataj de multaj usonanoj. En 2004 la unua konfucea instituto ekfunkciis en la Universitato de Marilando, Usono kaj hodiaŭ la konfuceaj institutoj jam nombris pli ol 40 en Usono. La Konfucea Instituto sin okupis ne nur pri instruado de la ĉina lingvo, sed ankaŭ pri trejnado de ĉinlingvaj instruistoj kaj krom tio ili energie propagandas la tradician kulturon de Ĉinio kaj pri ĝia doktrino, paciĝo, kerno de la ĉina kulturo.

 

    En Usono la Konfuceaj institutoj ĝenerale funkcias en famaj universitatoj, tiel ke la instrua nivelo estas kompare alta kaj povas rekte influi la ĉefan socian parton de Usono. Oni diris, ke 70% de la dungitoj de la ŝtataj organoj de la Usona registaro vivas en Marilando, tute proksime de la ĉefurbo de Usono, Vaŝingtono kaj multaj ĝiaj lernantoj de la konfucea instituto de la ŝtato Marilando estas dungitoj de la registaro.

 

    Koncerne la lernigadon, la konfuceaj institutoj alprenis malsamajn rimedojn tute laŭ lokaj kondiĉoj cele kontentigi la bezonon de diversaj socitavoloj en la lernado. La konfucea instituto en Nov-Jorko efektivigis la instruadon per geknabaj lerniloj de la ĉina lingvo. La konfucea instituto en Ĉikago faras instruadon al mezlernejanoj kaj eĉ faras instruadon al la ĉin-devenaj geknaboj adoptitaj de usonanoj kaj iliaj adoptaj gepatroj. Estas en Usono ankaŭ ludoj sur la retoj, kiuj ekscitas grandan fervoron en la lernado de la ĉina lingvo de multaj junaj homoj.

 

    Por kontentigi la bezonon de usonanoj, kiuj deziras fari mallongtempan vojaĝon en Ĉinio kaj intencas fari komercadon tie, la Konfucea instituto planas malsamajn lernobjektojn por ke post la lernado ili konu la ĝeneralajn statojn de la ĉina historio kaj ĉinan kulturon.

 

    Krom la lernigado de la ĉina lingvo la konfuceaj institutoj en Usono faras ankaŭ apartajn kursojn pri malsamaj temoj, ekz. pri la paciga doktrino de la ĉina registaro, pri la ekonomia stato de Ĉinio. Ili faras ankaŭ tagojn de malferma aktivado, ekz ĝuado de la ĉina muziko, gustumado de famaj ĉinaj etmanĝaĵoj, somerumado de geknaboj laŭ ĉina maniero.

 

    Eŭropo en konkurso de funkciigado de Konfuceaj Institutoj

 

    Jam en februaro de 2005 aperis en Eŭropo la unua konfucea instituto en Stokholmo, Svedio, tio estis la ĉinlingva fakultato en la Universitato de Stokhomo.

 

    En la malferma ceremonio ĉiuj ĉeestantoj flue parolis en la ĉina lingvo kaj intervjuate preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj demandis: "Ĉu vi volas mian nomon en la ĉina lingvo?"

 


Studentoj de la Konfucea Instituto sin ekzercas per ĉina luktarto uŝuo 

 

    Estis vere emocia tago por ĉiuj svedoj, kiuj lernis la ĉinan linvon.

 

    Direktoro de la Konfucea Instituto en Norda Eŭropo, kaj estro de la ĉinlingva fakultato de la Universitato de Stokholmo diris: "Naskiĝo de la Konfucea Instituto en la Norda Eŭropo estas grava evento en la historio de Svedio kaj Ĉinio en ilia kultura kaj akademia interŝanĝo. Li diris, ke Konfuceo estis granda instruisto en la monda historio kaj en la estonteco la Konfucea Instituto energie laboros por disvastigi la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon en la Norda Eŭropo."

 

    Oni diris, ke Svedio estas la unua lando, kiu havas la Konfucean instituton en Eŭropo, ĉar Svedio havas bonan tradicion de studo de la ĉina lingvo kaj plie la Universitato de Stokholmo multe atentas tiun problemon kaj oni povas diri, ke tie la kondiĉoj por tiu laboro estas tre bona. Tuj post tio ankaŭ Belgio, Francio kaj Germanio volis fondi la instituton. Li diris, ke laŭ lia opinio, Ĉinio, same kiel Germanio, kiu multe zorgas pri la Goeta Instituto, alte atentas disvastigon de sia kulturo tra la tuta mondo.

 

    Hodiaŭ en la tuta Svedio estas pli ol 500 lernantoj de la ĉina lingvo kaj sole en la Universitato de Stokholmo estas 100 lernantoj. Nun ĉiujare ĝi akceptas 40 lernantojn, sed iafoje la sinanoncantoj superis 400, sed pro nesufiĉo de instruantoj kaj financaj rimedoj ne ĉiuj ili povas havigi al si tiun ŝancon.

 


Kuna konferenco de Konfuceaj Institutoj de afrikaj landoj, 2009 

 

    Oni diris ankaŭ ke la Fudan-Universitato de Ŝanhajo, Ĉinio, plenforte helpas la Stokholmon en tiu afero. Ĝia rektoro diris, ke ekde 2005, kiam Stokholmo ekhavis sian Konfucean Instituton la Fudan-a de tempo al tempo sendis fakulojn al Svedio por fari lekcion, okazigi diversajn konkursojn de konversacio en la ĉina lingvo kaj mallongan kurson en la ĉina lingvo por la svedaj entreprenistoj.

 

    La 6-an de februaro, 2012 en Edinburgo, Britio, okazis kuna konferenco de Konfuceaj Institutoj en Eŭropo, kiu vaste diskutis pri la programo de disvolvo de la Konfuceaj institutoj, takso de instruado kaj studo de la ĉina lingvo. La konferencon ĉeestis direktoroj de 75 konfuceaj institutoj ĉinaj kaj alilandaj el 26 landoj kaj delegitoj de la Pekina Universitato, Fudan-universitato, Ĉina Popola Universitato kaj Pekina Fremdlingva Universitato kaj aliaj 11 universitatoj, kiuj kunlaboras kun la eŭropaj en tiu laboro. Altrangulo de Skotlando diris en la konferenco, ke nun la konfuceaj institutoj jam funkcias kiel fenestro por koni Ĉinion. Li diris ankaŭ, ke oni devas konigi, ke la tiel grandnombraj Konfuceaj insitutoj estas funkciigataj kune de eŭropaj landoj kaj Ĉinio por kontentigi la bezonon de eksterlandanoj en ilia kono de Ĉinio kaj lernado de la ĉina lingvo.

 

    Jam en la fino de aprilo de 2012 funkciis 129 konfuceaj institutoj en 34 eŭropaj landoj, kie la registritaj lernantoj jam superis 90 mil.

 

    En 2005 la unua konfucea instituto aperis en Britio kaj de tiam la institutoj rapide disvolviĝis kaj nun en Britio funkcias jam 19 tiaj institutoj. En 2008 aperis la unua ĉin-medicina konfucea instituto en Londono, kiu markis burĝonon de la komerca konfucea instituto en la tuta mondo.

 

    Konfuceaj institutoj en Afriko

 

    En Pekino, se vi sidas hejme kaj post vespermanĝo ĝuas la belajn programerojn elsendatajn de CCTV, vi povas ofte vidi kaj aŭdi la fluan konversacion en la ĉina lingvo, inter la konversaciantoj ne mankas eksterlandanoj, el kiuj estas pluraj afrikanoj. El ili bone konataj estas Bonaj Fratoj Haoge kaj Haodi. Ili bele kantas en la ĉina lingvo, kaj se vi vojaĝas al Afriko, vi povas renkonti pli multajn tiajn afrikanojn, ne nur en la norda Afriko, sed ankaŭ en suda Afriko.

 


Ĉefsidejo de konfuceaj institutoj en Pekino 

 

    Konfuceaj institutoj nun funkcias ne nur en Egiptio, sed ankaŭ en Kenjo, Sud-Afriko, Madagaskaro, Malio, Rvando, Zimbabvo, Kamerunio kaj aliaj landoj.

 

    Sa Dequan, ĉina direktoro de la konfucea instituto sub la Universitato de Nairibio, diris, ke antaŭ tri jaroj, kiam li atingis la afrikan teron, li bone sciis, ke la universitato de Nairobio estas fama alta lernejo tra la tuta Afriko, tamen tie aŭdiĝis tre malmulte lekcio de la ĉina lingvo pro manko de instruistoj kaj lernolibroj. Tiam akompanis lin ege multe da enuoj kaj malfaciloj, sed en la pasintaj 3 jaroj dank' al la laboro peniga, liaj karieroj atingis rimarkindan progreson, kaj sole en la Nairobia Universitato la lernantoj jam superis pli ol cent kaj la lernigado ampleksas devigan, nedevigan. licencian kaj trejnan kursojn. Nun jam funkcias 21 konfuceaj instituoj en 16 afrikaj landoj.

 

    Fama Stellenborsch-Universitato, Sud-Afriko, kunlabore kun la Pekina Universitato fondis Esplor-centron pri Ĉinio, kiu la unua sur la Afrika Kontinento, entreprenas pri studo de la ĉinaj problemoj. Studentino de la Konfucea Instituto de la Nairobia Universitato, servanta en la kuna konferenco altris miajn okulojn. Per klara kaj flua ĉina lingvo, ŝi diris, ke ŝi lernis la ĉinan lingvon jam jaron kaj duonon. Ŝi diris, ke lernado de la ĉina lingvo multe interesis ŝin. Sed kiam mi laŭdis ŝian klaran parolon. Tiu juna knabino fariĝos modesta kaj honteta. Ŝi haste respondis: "Via laŭdo estas tro alta!"

 


Situo de Konfuceaj Institutoj tra la tuta mondo 

 

    La Konfuceaj Institutoj nun prosperas tra la tuta mondo. Ili, kiel simbolo de la pacama ĉina popolo jam enradikiĝis en la koro de la tutmondaj popolanoj kaj ludas pli kaj pli grandan rolon en la kultura interŝanĝo de la ĉina popolo kun la eksterlandanoj. Kun la monda evoluo ni ja firme kredas, ke Ĉinio bezonas la mondon kaj ankaŭ la mondo bezonas Ĉinion.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments