El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mirinda polvo estas inventita en Britio

| 2014-04-03
Bookmark and Share


La mirinda polvo blue lumas 

 


Ankaŭ arboj povas lumi post akcepto de biolumiga geno.  

 

    Laŭ la raporto de la angla ĵurnalo Daily Mirror donita en la 31-a de marto, la Brita Konsilia Kompanio Arup de Inĝeniero kaj Desegno publikigis la esploradon pri futura urbo. Ĝi konigis, ke oni inventis ian lumsuĉan polvon por ŝprucigi. La polvo povas tage suĉi la ultraviolon kaj alian energion, kaj vespere ellasi la energion kiel lumon por lumigi la urbon.

 

    La kompanio diris, ke en la estonteco tia polvo fariĝos simpla objekto en urboj. Krome, oni povas enmeti la biolumigan genon en arbajn trunkojn aŭ branĉojn, tiel la arboj kapablas lumi en malhelo. Ŝprucigi tian polvon kaj planti tian arbon multe malmultigos la bezonon de lampoj surstrate kaj certe malaltigos la karbonan emisiadon, tiel la medio estos bone protektita. Samtempe tio bonigos la sekurecon en parkoj kaj sur stratoj.

 

Redaktotoj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments