El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping prelegis en la Kolegio de Eŭropo - Bruĝo

| 2014-04-03
Bookmark and Share


Xi Jinping dum la prelego  

 

    La 1-an de aprilo prelegis ĉina prezidanto Xi Jinping en la Kolegio de Eŭropo - Bruĝo, Belgio.

 

    Li diris al la tieaj instruistoj kaj studentoj, ke la nova Ĉinio fondiĝis en la jaro 1949 -- en la sama jaro tiel kiel tiu de la kolegio. De kiam Ĉinio komencis sian novan historion. Nun, Ĉinio kaj Eŭopo jam konstruis plenampleksan partnerecon kaj dialogan sistemon en pli ol 60 kampoj. En la lasta jaro, la valoro de interŝanĝa komerco de la du flankoj atingis 559.1 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉiujare pli ol 5 milionoj da hom / fojoj faris interŝanĝojn kaj ĉ. 300 mil studentoj interŝanĝe studis en la alia lando. La rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo jam fariĝis la plej influaj interrilatoj.

 

    Per la antikva ĉina vorto "Oni devas legi multajn librojn sed ankaŭ multe vojaĝi", Xi Jinping proponis, ke la studentoj vojaĝos al Ĉinio. Kaj Ĉinio volas penadi kun Eŭropo multigi interŝanĝajn studentojn.

 

    Xi Jinping diris, ke nuntempe ambaŭ Ĉinio kaj Eŭropo en grava periodo de evoluo, havas grandan defion kaj ŝanĉon. La du flankoj devas komune klopodi en respektoj al la monda paco, ekonomia kresko, reformo kaj civilizacio por konstrui pli influan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments