El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malajzia policejo faros enketon pri la aviadilo MH370 kiel kriminala afero

| 2014-04-04
Bookmark and Share


Preĝas la parencoj de la pasaĝeroj en la aviadilo MH370.  

 


Daŭre serĉas la militŝipoj de aŭstralia mararmeo en la 31-a de marto.  

 

    La 2-an de aprilo, laŭ la raporto de retĵurnalo Wall Street Journal, la estro de la malajzia policejo diris, ke la malajzia polico komencis enketi pri la aviadilo MH370 kiel kriminala afero. Krome, estas ankoraŭ senrezulta la kontrolo pri la fluga imitilo en la hejmo de ĉefpiloto de la aviadilo.

 

    Li diris ankaŭ, ke daŭras la enketo pri la kialo de la aviadila "perdiĝo", ili demandos pli multajn homojn pri la informoj de la aviadilo. Ĝis nun jam aperis pli ol 170 registroj koncernantaj al la afero.

 

    Li esprimis, ke se nun oni publikos la rezulton de la enketo, la estonta akuzo eble estos malbone influita. Kaj eĉ eblas, ke post la enketo la kialo restus netrovebla. Nun ili atendas la raporton donita de specialistoj pri la fluga imitilo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments