El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ruĝa Kruco de Pekino kunlaboros kun la Helikoptera Kompanio de Aerbuso por fari aeran medicinan savadon

| 2014-04-04
Bookmark and Share


En la subskriba ceremonio de la Sukura Centro 999 de la Ruĝa Kruco de Pekino kaj la Helikoptera Kompanio de Aerbuso  

 


La speciala medicina helikoptero EC135 aĉetita de la Sukura Centro 999 de la Ruĝa Kruco de Pekino 

 

    La 1-an de aprilo oni informiĝis de la Ĉina Kompanio de Aerbuso, ke laŭ la interkonsento pri kunlaboro en urĝa medicina savado de helikopteroj subskribita de la Helikoptera Kompanio de Aerbuso kaj la Sukura Centro 999 de la Ruĝa Kruco de Pekino, la du flankoj faros longtempan kunlaboron en aera savado de helikopteroj en Pekino.

 

    La Sukura Centro 999 aĉetis du helikopterojn EC135 kun du motoroj, unu el ili atingos Pekinon en la venonta aŭgusto kaj la alia en la dua duonjaro de 2015. Surbaze de tio Ĉinio iom post iom starigos serion da rilataj industriaj normoj por formi kompletan sistemon de aera savado. Ĉinio planas fondi specialan aeran sav-taĉmenton dum la venontaj 5 jaroj, kiu ludos rolon en savado post okazo de grandaj katastrofoj kaj subitaj eventoj.

 

    Laŭ konigo la specialaj savaj helikopteroj servos por transportado de sukuratoj kaj por urĝa savado post subitaj eventoj, speciale por aera medicina savado dum la konferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazonta en 2014 kaj por tiu dum la Vintraj Olimpikoj en 2022.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments